--- On Sun, 9/5/10, Bertilo Wennergren wrote:

[...]

> Do, "navigilo" ŝajnas esti uzinda ĝenerla termino.

Min ĝenas la dusenceco de la verbo "navigi", tiom plu ke la du sencoj
povas esti aktualaj sur unu sama tereno.

Mi preferas rezervi "navigi" por la senco "ŝipiri" (en ŝipo mara,
aera, kosma, interreta...), kaj "navigacii" por la senco "plani
kurson".  Tio ebligas klare nomi la oficon de la responsa oficiro sur
marŝipo aŭ en avio: "navigaciisto" (ruse штурман), kontraste al ties
kunnavigantoj.

Ankaŭ en la retaj aferoj estas diferenco inter "navigilo" (kiel sin
titolas tieaj "ŝipoj", iloj por navigado-vagado), kaj la planadaj
"navigaciiloj" pri kiaj temas ĉi tiu fadeno.

-- 
Sergio






      

Rispondere a