>> Sergio: >> Mi preferas rezervi "navigi" por la senco "ŝipiri" (en ŝipo mara, >> aera, kosma, interreta... ), kaj "navigacii" por la senco "plani >> kurson".
> Renato: > Persone mi uzas nek "navigi" nek "navigacii". Mi pensas ke Mireja en > sia unua mesaĝo montris bonan terminon "vojilo" por tiu ilo. Povu esti > ankaŭ "vojmontrilo". Ho ne! la vorto "vojmontrilo" jam havas fortan enradikiĝan sencon. Mi konsentas kun Sergio ke navigaciilo estas preferinda al navigilo. "Navigaciilo" pli klare montras ke temas pri instrumento aŭ aparato kiu helpas al navigacio, ĝi helpas por sekvi planitan trajektorion (al mi ne plaĉas la faka "kurso"). Inter "goposa navigaciilo" kaj "goposa vojilo" mi preferas la duan, ĉar ĝi pli plaĉas al miaj oreloj :-). Ĉu ne indas registri la radikon "bir-" por tiuj kiuj renkontus la enigman "birilon"? Ke ĝi enestas en la E-a vikipedio ne sufiĉas, estas tiuj (estkiel mi) kiuj ne sufiĉe fidas al viki-paĝoj kaj preferas turniĝi al ReVo. Mireja
