Posted by:      "Renato 
Corsetti" [email protected]    renato_corsetti  
Tue May 18, 2010 3:09 am        (PDT) 

> Sergio: 
>>
>> Ne, temas ne pri parto sed pri sekco(j). Aŭ, se vi preferas, 
"tavoloj".
>> Laŭtavola bildokonstruo.
>>
> Mi ne komprenis pri tavoloj el tiu artikoleto en Vikipedio, sed se vi 
> diras, ke estas tiel, mi kredas. Ĉu 'tavola bild(ig)o' ankaŭ funkcius?

> Amike

> Renato

Ha! Nun mi komprenas, ke kiel funkcias ReVo! Cxu bonlingvismo cxi-tie ankaux 
estas reganta? Nu! Bone se mi iam dezirus traduki la anglan fakan terminon 'CT 
scan' mi nepre ne uzus 'ciferece parta - aux tavola - bildigo' sed simple 
'cifereca tomografio - CT'. Ankaux por 'PET - positron emission tomography' mi 
ne skribus 'tavola - aux parta - bildigo per elsendo de pozitrono sed simple 
tomografio per elsendo de pozitrono. Tomografio povas ankaux okazi en geologio 
kiam oni sercxas nafton sub la tero - montri bildojn kiuj priskribas fizikajn 
kvalitojn de vertikalaj sekcoj de la tero en profundo. Nu! Mi (de tempo al 
tempo) skribas teknikajn kaj sciencaj artikoletojn en Esperanto kaj miaopinie 
baldaux tiu vorto 'tomografio' igxos akceptata (mi dubas se bonlingvistoj iam 
skribos pri la afero). Eble tiam ReVo devas klarigi, ke pri kio temas la afero 
:)

amike salutas vin, behrouz



      

Rispondere a