Teodoro:

Sed tiel ja estas en nacilingvoj! Ĉiam estas fakaj terminoj, kaj fakaj
difinoj de komunaj terminoj. Tute ne temus pri apartaj Esperantoj, sed
pri ĵargono (nu, ĵargonoj) ene de unu sola Esperanto.

Sed Esperanto devus provi superi tiun problemon. En kelkaj lingvoj (ekzemple la angla) la distingo inter verkista lingvo kaj komunuza lingvo apenaŭ plu ekzistas, dum la verkistoj en Esperanto insistas uzi siajn verkistajn vortojn.

Pri teĥnikistoj, ĉefe kuracistoj, la problemo estas, ke ili kutimas uzi sian ĵargonon ankaŭ parolante al la pacientoj. Prefere ne ekzistu ĵargono. Kompreneble, kiel mi diris antaŭe, ĉiam laŭ la eblecoj kaj per komuna prudento.

Amike

Renato


Rispondere a