Karaj amikoj, Tiu intersxangxo estis ege instrua por mi. Tiel sxajnas, ke por elekti vortojn al Esperanto oni devas ege zorgi. Mi rigardis al cxiuj vortoj kiuj iel enhavas la parton 'tomo' kaj 'tomy'. Tiel sxajnas, ke en Esperanto oni povas uzi la vortojn 'anatomio', 'atomo' kaj 'epitomo'. Sed por de tie gxeneraligi la parton 'tom' kaj uzi gxin aliloke oni devas esti ege prudenta. Mi ecx dubas se oni konsideras 'tom' kiel parto en tiuj vortoj.
Rigardu: http://www.wordinfo.info/words/index/info/view_unit/2158/?letter=T&spage=6 amike, behrouz ________________________________ De : Renato Corsetti <[email protected]> À : [email protected] Envoyé le : Mar 18 mai 2010, 10h 41min 04s Objet : [revuloj] Aldoni la vorton 'tomografio' Teodoro: > >Sed tiel ja estas en >nacilingvoj! Ĉiam estas fakaj terminoj, kaj fakaj >>difinoj de komunaj terminoj. Tute ne temus pri apartaj Esperantoj, sed >>pri ĵargono (nu, ĵargonoj) ene de unu sola Esperanto. > Sed Esperanto devus provi superi tiun problemon. En kelkaj lingvoj (ekzemple la angla) la distingo inter verkista lingvo kaj komunuza lingvo apenaŭ plu ekzistas, dum la verkistoj en Esperanto insistas uzi siajn verkistajn vortojn. Pri teĥnikistoj, ĉefe kuracistoj, la problemo estas, ke ili kutimas uzi sian ĵargonon ankaŭ parolante al la pacientoj. Prefere ne ekzistu ĵargono. Kompreneble, kiel mi diris antaŭe, ĉiam laŭ la eblecoj kaj per komuna prudento. Amike Renato
