On Mon, May 24, 2010 at 1:01 AM, f_sophia <[email protected]> wrote:
> Do, se Jxeromo konsentas, li povas arangxi la radikojn, tenate tomografi- kaj
> aldonante en gxi ~ilo.

Cxu ekzistas realmonda uzo de "tomografiilo"? Mi ne trovas gxin per
google nek kukolo nek Vikipedio nek tekstaro.com. La celo de ReVo
estas registri la uzatan lingvon, ne proponi novajn vortojn aux
registri cxiun eblan vorton, cxu ne?

Oni mem povas krei "tomografiilo" lauxbezone per la kutima evidenta
uzo de la sufikso "ilo", cxu ne? Mi ne komprenas la celon aldoni la
"ilo"-formon aparte kaj specife, precipe kiam gxi sxajnas tre malofte
uzata... Estas multaj aliaj vortoj, kiuj ne havas la evidentan
"ilo"-formon aparte.

amike
russ

Rispondere a