2010/5/24 f_sophia <[email protected]>:

> EVIDENTE, la celo de ReVo estas registri la uzatan lingvon, kaj ne NUR
> registri cxiun eblan vorton (mi memorigu al vi ke Esperanto enhavas ankaux
> skemismon :) ).

Kiel mi jam menciis, mi trovis neniun efektivan uzon de la vorto. Do
mi redemandas: cxu iu havas bonan fonton, kie la vorto aperas en
realmonda Esperanto (nu, ekster cxi tiu metadiskuto :) ?

> Ne, ne!
> Mi ne skribis pri "aparta formo"...
> Mi simple sugestis ke, se oni forigas la radikon "tomograf-", estus utile
> aldoni eron (drv)"~-ilo" al la artikolo "tomografi-".

Tion mi komprenis. Per "aparta formo" mi ne celis novan artikolon
kvazaux "tomografiil" estu nova radiko. Mi parolis pri aparta eksplica
mencio en la tomografi-artikolo, same kiel vi celis. Kaj gxuste tiun
proponon mi dubis: kial aldoni ~ilo por tomografi-, kiam la vorto
sxajnas maloftege uzata, kaj gxia signifo kaj formo sxajnas tute
evidentaj se iu bezonos gxin?

Se iu ajn renkontus la vorton tomografiilo, cxu ili ne tuj konstatus
ke temas pri ia ilo por fari tomografion, kaj se ili ne komprenas pri
kio temas tomografio, ili komprenos post lego de difino de tomografio,
sen bezono legi ke "tomografiilo estas ilo por fari tomografion"? Kaj
inverse, se iu parolas pri tomografio kaj volas scii tauxgan vorton
por nomi ilon por fari tomografio, cxu tiu ne tuj konstatus ke tio
estas tomografiilo?

Do mi ne vidas la utilon eksplice aldoni skemisme evidentan vorton
kiel "tomografiilo", kiun preskaux neniu sxajnas uzi cxiuokaze.

Se ReVo ja devas havi tiajn memevidentajn ilo-vortojn (eble gxi devas,
mi ne scias), estas multaj pli gravaj oftaj tiaj ilo-vortoj (ekzemple
batilo, pentrilo, farbilo, mortigilo, ...), kiujn homoj efektive uzas,
sed kiuj mankas en ReVo, probable cxar la signifoj de cxiuj sxajnas
tute memevidentaj se vi scias la signifon de la baza radiko sen "ilo".
:)

russ

Rispondere a