Mireille: 




> >> Jeromo, ŝajnas al mi ke estiĝis interkonsento pri la forigo de 
> >> "tomograf-", ĉu vi povos agi por tio kiam viaj retpoŝtaj problemoj estos 
> >> solvitaj? 





jxeromo: 
> > ne: unue cxar nur wolfram kaj thomas povas forigi artikolon, due cxar 
> > ambaux "tomografio" kaj "tomografo" estas uzataj, kaj do laux la reguloj de 
> > revo ambaux estas registrindaj. pri la koncerna regulo vi povas legi en la 
> > lingva manlibro ( http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/lingva_manlibro.html 
> > ) sub "kio estas revo?". 

Mireille: 
> Sufiĉas sendi al Wolfram aŭ al Thomas retmesaĝon por ke "tomograf-" ne 
> plu ĉeestu. 




estas nenia serioza kauxzo por forigi "tomografo"n . gxi estas suficxe uzata 
kaj havas suficxan fakan utilon, por ke vortaro klarigu gxian signifon. 





> [...] 
> ĉu utilas diskuti ĉi tie se ĉiu, laŭ sia bontrovo kaj eĉ propra gusto, 
> povas tiel facile aldoni novajn radikojn 
mi ne aldonas laux propra gusto, sed cxiam rigardinte al reala uzo. kelkfoje mi 
registras vortojn, kiujn mi jugxas neutilaj. 



> sen atenti la opiniojn de la aliaj 




mi atentis la cxitiean diskuton kaj redaktis la artikolojn konsiderante ilian 
enhavon. 





> kaj poste aserti ke estas malfacile forigi registritan artikolon... 





mi diris nur, ke tion povas fari nur la administrantoj. tio veras. 



> Ĉu mi maltrafis iujn respondojn pritemajn? 
> Ĉu iu klare diris ke devas ĉeesti kaj "tomografi-" kaj "tomograf-"? 




neniu diris klare cxi tie, ke en revo devas esti "doni" kaj "diri". ili tamen 
enestas, kaj bone tiel. 



> Ĉu gravas aldoni ambaŭ por statistikoj, t.e por la nombro da artikoloj 
> registritaj en ReVo? 




nombro de kapvortoj estas utila indiko pri la kompleteco de vortaro. ecx piv, 
kiu iom pli ol dufoje grandas kiel revo, estas tre malkompleta . ni kompreneble 
ne registru absurdajxojn nur por grandigo de la vortaro. povas okazi eraroj, 
kaj tiam, se estas seriozaj argumentoj, oni forigu. vi aludis al "sxerpao", k 
aj vastalto prezentis seriozajn rimarkojn por forigo de "sxintaido". tio estas 
en ordo. pri "tomografo" similaj argumentoj mankas. cxiuj rimarkoj koncernas 
nur la konkurencon inter "tomografi-" kaj "tomograf-": gxi estas fakto el la 
lingvo, kaj ni priskribas la lingvon, ne nian idealon pri tio, kio la lingvo 
devus esti. 




amike. 




jxeromo 








Rispondere a