--- On Tue, 18/5/10, Renato Corsetti wrote:

[...]


> Dankon pro la peto, sed ankaŭ mi ne havas solvon ĉiam taŭgan. Mi
> provas eviti tro da grek-latinaj sciencaj nomoj, sed ofte tio ne estas
> ebla.  "Tomografio" estas tute klara por sciencistoj, kiuj okupiĝas
> pri tio, sed neniu alia komprenas la signifon.

Ne, Renato, "tomografio" tute ne estas "klara por sciencistoj" – tute
male, ĝi estas tre konfuza vorto.  Pli ĝuste, en diversaj fakoj ĝi
havas malsamajn sencojn, iuj el kiuj konsiderinde forevoluis de la
etimo.

La problemo pri tiaj vortoj estas, ke "la specialistoj" malofte
konscias, kiom multsignifa estas tia "internaciaĵo": en ĉiu konkreta
fako ĝia signifo estas establita -- sed ĝi estas malsame establita
por la malsamaj fakoj.

"Komputila tomografio" rekonstruas tridimensiajn prezentojn surbaze de
dudimensiaj projekcioj; eventuale povas temi pri geologiaj subteraĵoj
aŭ konstrublokoj aŭ aliaj objektoj teĥnikaj.  Medicina tomografio
povas konsisti en fotado de anatomiaj tranĉoj (kiajn oni faris en la
19a jc) -- aŭ esti "nedetrua" transsona aŭ rentgena aŭ alimaniera.

En tiaj okazoj la internaciaĵo estas granda kloako, kiu konfuzas tute
malsamajn aferojn; sed apenaŭ eblas esperi ke iu Heraklo purigos tiujn
Aŭgiajn ĉevalstalojn.

-- 
Sergio






      

Rispondere a