Kara Wieland: Mi preferas atentigi ke ne estas Behrouz kiu skribis la sekvajn sed mi Mireja
> BS> Sufiĉas sendi al Wolfram aŭ al Thomas retmesaĝon por ke "tomograf-" ne > BS> plu ĉeestu. > Mi estas Wieland (kaj ne Thomas) kaj ĉefe Wolfram povas forigi, ĉar li havas > la fonton > kaj sendas al la servilo. > > BS> ... sed mi demandas > BS> ĉu utilas diskuti ĉi tie se ĉiu, laŭ sia bontrovo kaj eĉ propra gusto, > BS> povas tiel facile aldoni novajn radikojn sen atenti la opiniojn de la > BS> aliaj kaj poste aserti ke estas malfacile forigi registritan artikolon... Kara Behrouz: La vortaro ReVo bezonas redaktantojn el diversaj horizontoj, mi dankas al vi pro la aldono de la vorto "tomografio". Pri la vorto "tomografo" neniel gravas ke ĝi ĉeestas en la vortaro. Se iuj bezonus la vorton ili trovus ĝin en ReVo, kaj la fakto ke ambaŭ estas nun en la vortaro malhelpas konfuzi la ilon kun la teĥniko. Esperantiste kaj kore salutas Mireja
