Kara Mireille,

Certe vi pravas. Ankaux miaopinio tasko de ReVo ne estas simple registri cxiujn 
iam uzitajn vortojn. Mi ne komprenas, ke kial kaj surbaze de kiu bezono la 
radiko 'tomograf-' devas ricevi rekonon de ReVo? Sercxo dur la interreto per 
'kukolo' donas 92 trovojn por 'tomografo' dum por 'tomografio' oni trovas 892 
trovojn.

amike vin salutas, behrouz




________________________________
De : mireille corobu <[email protected]>
À : [email protected]
Envoyé le : Mar 25 mai 2010, 11h 23min 09s
Objet : Re: [revuloj] Aldoni la vorton 'tomografio'

  
>> Mireille:
>> Jeromo, ŝajnas al mi ke estiĝis interkonsento pri la forigo de
>> "tomograf-", ĉu vi povos agi por tio kiam viaj retpoŝtaj problemoj estos
>> solvitaj?

> ne: unue cxar nur wolfram kaj thomas povas forigi artikolon, due cxar ambaux 
> "tomografio" kaj "tomografo" estas uzataj, kaj do laux la reguloj de revo 
> ambaux estas registrindaj. pri la koncerna regulo vi povas legi en la lingva 
> manlibro (http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/lingva_manlibro.html) sub "kio 
> estas revo?".

Sufiĉas sendi al Wolfram aŭ al Thomas retmesaĝon por ke "tomograf-" ne 
plu ĉeestu. Iam mi kreis la artikolon "ŝerpa-", ne sciante ke jam estis 
"ŝerp-", tuj post kiam oni avertis min mi petis de Volframo ke oni 
forigu la ŝerpao-artikolon.

Pri la regularo de la vortaro mi jam delonge konas ĝin, sed mi demandas 
ĉu utilas diskuti ĉi tie se ĉiu, laŭ sia bontrovo kaj eĉ propra gusto, 
povas tiel facile aldoni novajn radikojn sen atenti la opiniojn de la 
aliaj kaj poste aserti ke estas malfacile forigi registritan artikolon...

Ĉu mi maltrafis iujn respondojn pritemajn?
Ĉu iu klare diris ke devas ĉeesti kaj "tomografi-" kaj "tomograf-"?
Ĉu gravas aldoni ambaŭ por statistikoj, t.e por la nombro da artikoloj 
registritaj en ReVo?
Mireja

 


      

Rispondere a