Kara Behrouz,

Wednesday, May 26, 2010, 5:24:54 AM, Behrouz/vi skribis:
BS> Mi konstatis, ke mi ne estas suficxe kompetenta por helpi laboron
BS> de ReVo kaj ne komprenas gxiajn regulojn. Tial mi preferas reiri
BS> al mia laboro de blogado. Estis ega plezuro esti membro de tiu
BS> listo dum iom da tempo. Mi esperas sukceson por cxiuj el vi.

Mi bedaŭras, ke vi jam rezignas pri la kunlaboro. Mi ne sekvis la
diskuton bone (pro tempomanko), eble foje oni diskutas tro akre.
Laŭ la reguloj oni povas aldoni la vorton, se vi trovas almenaŭ du
fontojn. Eble oni aldonu la indikon evitinda.
Ĉu la diskuto  rezultis, ke oni forigu? Tio ĝis nun tre malofte
okazis kaj normale nur kiam temis pri duoblaĵo.
Eble denove provu kun alia vorto.

BS> Sufiĉas sendi al Wolfram aŭ al Thomas retmesaĝon por ke "tomograf-" ne
BS> plu ĉeestu.
Mi estas Wieland (kaj ne Thomas) kaj ĉefe Wolfram povas forigi, ĉar li havas la 
fonton
kaj sendas al la servilo.

BS> ... sed mi demandas
BS> ĉu utilas diskuti ĉi tie se ĉiu, laŭ sia bontrovo kaj eĉ propra gusto, 
BS> povas tiel facile aldoni novajn radikojn sen atenti la opiniojn de la 
BS> aliaj kaj poste aserti ke estas malfacile forigi registritan artikolon...
Ne estas malfacile forigi, sed oni ne facile forigu.
Forigo detruas la laboron de alia redaktanto, mi prefere nur forigas
kun la konsento de la redaktanto.
Jes. Utilas, ke facilas aldoni redikojn, ĉar nur tiel kreskis kaj
kreskas ReVo.  Erarojn oni povas korekti kaj ĉiuj redaktantoj jam
eraris.
Se ĉio disktuto forpelas unu redaktanton, oni pli bone ne diskutu.

amike
 Wieland                            mailto:[email protected]


                
___________________________________________________________ 
Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de

Rispondere a