2010/6/25 jv <[email protected]> > ne konante la enhavon, mi atendus jenon: > > - "pri rolo de individuo en historio": kiom kaj kiel ordinaraj homoj rolas en > historio. > > - "pri rolo de persono en historio": kiel famuloj agis, kiom influis ilia > personeco en la maniero kiel ili agis, eventuale cxu entute okazus alimaniere > se ili havus alian karakteron aux intencojn aux komprenojn de situacioj...
Fakte temas pri ambaŭ aferoj, sed pli multe pri la dua (la ĉefa senco, tre koncize, estas en tio, ke individuaj trajtoj de elstara persono influas nur individuajn trajtojn de historio; sed la ĝenerala iro de historio dependas de objektivaj leĝoj; tamen elstara persono ja povas forte influi historion, sed li komprenas aŭ intuicie sentas direkton de tiuj leĝoj kaj agas en tiu direkto). > ne "persono" implicas ke temas pri famuloj, sed tio ke persono estas homo > rigardata en siaj diferencoj rilate al aliaj homoj Jes, ĝuste pri tio temas. > dum individuo estas rigardata en sia simileco al aliaj. se la persono > rilatas al historio, do supozeble temas pri influa aux grava homo. se oni > parolas pri individuo, do ajnulo, tre versxajne oni ne parolas pri > distingindaj homoj. Dankon, vi firmigis mian inklinon al "persono". -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La mondo brilanta": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/mondo.html *** Verkaro de A. Grin: http://www.esperanto.mv.ru/Grin/index.html *** Verkaro de I. Efremov: http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/index.html
