--- On Fri, 25/6/10, Yury Finkel wrote:

[...]

> Do, jen mia problemo. Mi ĵus tradukis faman artikolon de G. Pleĥanov
> "Koncerne la demandon pri rolo de persono en historio" (cetere,
> dankon pro forigo de miaj duboj - mi ŝanĝis la unuan varianton "Al
> la demando" al "Koncerne la demandon", sed nun temas ne pri
> tio). Oni diras al mi, ke en la titolo kaj la artikolo mem mi
> prefere uzu vorton "individuo" anstataŭ "persono". Tamen nek la
> difino de ReVo, nek la difino de PIV, nek Vikipedio konvinkas min,
> ke "individuo" estas preferinda ĉi-kuntekste. Certe, temas pri
> individuo, sed ne ajna individuo ja estas persono.

Ĉiu ajn homo estas persono.  (Precipe "la personoj, kiuj ne komprenas
la uzadon de la artikolo" :)

> En la angla, franca kaj hispana (kaj ŝajne itala) tradukoj de la
> artikolo estis uzita "individu"-vortoj; tamen en la germana kaj
> sveda tradukoj estis uzita "person"-vorto, ekz. "Über die Rolle der
> Persönlichkeit in der Geschichte".

Konsideru la antonimon.  Laŭ mi, temas pri kontrastigo inter individuo
(unuopulo) kaj la socio aŭ kolektivo (klaso, partio).  Por mi la taŭga
paro estas

individuo -- kolektivo
individuismo -- kolektivismo
ktp.

> En la rusa originalo estis uzita vorto "личность" [liĉnost'], kiu
> fakte havas du signifojn: 1) persono/individuo kaj
> 2) personeco/individueco (t. e. komplekso de personaj trajtoj kiel
> tutaĵo).

Pleĥanov evidente imitis la germanan tradicion, kaj ties
Persokult-on (termino kiun la rusa tradicio ŝuldas al la verkoj de
Markso kaj Engelso).  Interalie, la esperanta Vikipedio havas por tio
tute maltaŭgan ĝermeton "kulto al personeco" anstataŭ la reale uzata
"personkulto" (kaj en ReVo la termino mankas).

Tio donas iom alian kontrastigon, romantikisman:
heroo kaj la amaso (герой и толпа)

Ambaŭ kontrastigoj povas senci en la kunteksto marksisma; kaj la dua
historie aperis pli frue ol la unua ("La heroa simfonio" de Bethoveno
dediĉita al Napoleono), sed mi opinias, ke pli trafa estas la pli
vasta kontrastigo "individuo kaj la socio".

Ĉar la koncerna individuo ne nepre estas heroo, oni aplikas tiujn
koncepton ankaŭ al la personoj neniom heroaj.  Ekz-e la lasta caro
Nikolao la Dua neniel estis heroo, li estis plena nulo kiel
politikisto; kaj ĝuste en lia nuleco multaj vidis la kaŭzon de la
Rusia Revolucio.  Kaj por kontesti ĉi tiun tezon la marksistoj uzas
ĝuste la koncernan argumentadon: ne la individuo Nikolao la Dua (ne
lia persona nuleco) kaŭzis la revolucion, sed la stato de la socio.

Resume, ambaŭ uzoj estas defendeblaj, sed "individuo" ŝajnas al mi pli
trafa al la evoluinta koncepto marksisma, dum "persono" respondas al
la pli primitiva koncepto romantikisma.

-- 
Sergio




      

Rispondere a