Yury: 
> Mi ĵus tradukis faman artikolon de G. Pleĥanov 




> "Koncerne la demandon pri rolo de persono en historio" 
> [...] 
> Do, kiu vorto pli taŭgas en _Esperanto_ (sed ne en aliaj lingvoj)? Laŭ 
> la difinoj de ReVo kaj PIV mi pli inklinas al "persono", sed mi ne 
> kuraĝas solvi tiun demandon sola. 

ne konante la enhavon, mi atendus jenon: 

- "pri rolo de individuo en historio": kiom kaj kiel ordinaraj homoj rolas en 
historio. kiagrade iliaj moroj, reagoj al okazajxoj, idearoj pezas en la iro de 
mondaj aferoj... eble kiel ni mem povas konsideri nian lokon en historio. 



- "pri rolo de persono en historio": kiel famuloj agis, kiom influis ilia 
personeco en la maniero kiel ili agis, eventuale cxu entute okazus alimaniere 
se ili havus alian karakteron aux intencojn aux komprenojn de situacioj... 

ne "persono" implicas ke temas pri famuloj, sed tio ke persono estas homo 
rigardata en siaj diferencoj rilate al aliaj homoj, dum individuo estas 
rigardata en sia simileco al aliaj. se la persono rilatas al historio, do 
supozeble temas pri influa aux grava homo. se oni parolas pri individuo, do 
ajnulo, tre versxajne oni ne parolas pri distingindaj homoj. 


tiom laux mia lingvosento. 





jxeromo 





Rispondere a