2010/6/26 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
> Ĉiu ajn homo estas persono.  (Precipe "la personoj, kiuj ne komprenas
> la uzadon de la artikolo" :)

Sed en malsama grado, ĉu ne?

> Konsideru la antonimon.  Laŭ mi, temas pri kontrastigo inter individuo
> (unuopulo) kaj la socio aŭ kolektivo (klaso, partio).

Temas precipe pri agado de elstaraj homoj, pri tio, kiomgrade ili
kapablas ŝanĝi historion, kaj kio faras ilin vere elstaraj.

> Tio donas iom alian kontrastigon, romantikisman:
> heroo kaj la amaso (герой и толпа)

Jes ja, kaj ĝuste al _kritiko_ de tiu romantikisma traktado estas
dediĉita la menciita artikolo.

> Ambaŭ kontrastigoj povas senci en la kunteksto marksisma; kaj la dua
> historie aperis pli frue ol la unua ("La heroa simfonio" de Bethoveno
> dediĉita al Napoleono), sed mi opinias, ke pli trafa estas la pli
> vasta kontrastigo "individuo kaj la socio".

Tamen, _konforme al la enhavo de la verko_, viaj rezonoj pli konvinkas
min plu uzi "persono"-n. Ja la deirpunkto de tiu verko de Pleĥanov
estas kritiko de la vidpunkto de la "popolistoj" (народники), kiu
estis ĝuste la romantikisma.

-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La mondo brilanta": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/mondo.html

*** Verkaro de A. Grin: http://www.esperanto.mv.ru/Grin/index.html
*** Verkaro de I. Efremov: http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/index.html

Rispondere a