Mi pardonpentas, ke mi trouzas la dissendoliston por solvado de miaj propraj tradukproblemoj, sed kie do mi trovu respondon al miaj demandoj, se ne en tiu ĉi internacia rondo de vortaristoj? ;)
Do, jen mia problemo. Mi ĵus tradukis faman artikolon de G. Pleĥanov "Koncerne la demandon pri rolo de persono en historio" (cetere, dankon pro forigo de miaj duboj - mi ŝanĝis la unuan varianton "Al la demando" al "Koncerne la demandon", sed nun temas ne pri tio). Oni diras al mi, ke en la titolo kaj la artikolo mem mi prefere uzu vorton "individuo" anstataŭ "persono". Tamen nek la difino de ReVo, nek la difino de PIV, nek Vikipedio konvinkas min, ke "individuo" estas preferinda ĉi-kuntekste. Certe, temas pri individuo, sed ne ajna individuo ja estas persono. En la angla, franca kaj hispana (kaj ŝajne itala) tradukoj de la artikolo estis uzita "individu"-vortoj; tamen en la germana kaj sveda tradukoj estis uzita "person"-vorto, ekz. "Über die Rolle der Persönlichkeit in der Geschichte". En la rusa originalo estis uzita vorto "личность" [liĉnost'], kiu fakte havas du signifojn: 1) persono/individuo kaj 2) personeco/individueco (t. e. komplekso de personaj trajtoj kiel tutaĵo). Do, kiu vorto pli taŭgas en _Esperanto_ (sed ne en aliaj lingvoj)? Laŭ la difinoj de ReVo kaj PIV mi pli inklinas al "persono", sed mi ne kuraĝas solvi tiun demandon sola. -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La mondo brilanta": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/mondo.html *** Verkaro de A. Grin: http://www.esperanto.mv.ru/Grin/index.html *** Verkaro de I. Efremov: http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/index.html
