Ĉe "ekzerci" estas jena rimarko: *Rim.:* La esprimoj ekzerci lingvon, ekzerci ian lernotaĵon aŭ similaj estas malkorektaj ĉar la verbo ekzerci, normale havas kiel rektan komplementon nur ian lernantan personon aŭ plilertiĝontan organon aŭ beston.
Simila malpermeso troviĝas en PIV. Sed mi demandas ĝin, ĉu ĝi vere estas pravigebla. Ĉe Zamenhof mem jam troviĝas jena ekzemplo (Fabeloj de Andersen, "Cikonioj"): "Vi lernos flugi; mi jam bone *ekzercos* tion kun vi!" En la Tekstaro de Esperanto troviĝas entute 46 uzoj de ekzerci, el kiuj 9 estas uzataj kun objekto kiu estas la afero, en kiu iu pliboniĝas (kaj ne la pliibonigata persono aŭ organo). Ĉi tiuj 9 uzoj troviĝas kaj en malnovaj kaj en novaj tekstoj: lia edzino trovos okazon ekzerci sian sindonemon (Kastelo de Prolongo, 1907) Se mi ekzercus la kuracarton, ĉiutage mi riskus vidi aliajn agoniojn. (Ĉu li?, 1908) Nome, mi devus ankaŭ ekzerci instruadon, li diris. (Infanoj en Torento, 1934) Li estas komputisto, li venis por ekzerci la lingvon. (Monato, 1997-2003) Homo, kiu [...], ne havas okazon ekzerci sian intelekton aŭ ekzerci sian kapablon trovi rimedojn por forigi malfacilaĵojn, kiuj neniam okazas. (Monato, 1997-2003) La paro dum tri monatoj ekzercis glitkuradon (Monato, 1997-2003) Surbaze de la vortprovizo en la libro oni povas ekzerci bazan parolkapablon (Ondo de Esperanto, 2001-2004) Ĝi estas farita tiel, ke surbaze de 500 plej oftaj radikoj oni ekzercu la parolkapablon. (Ondo de Esperanto, 2001-2004) Estas tute normale ke verbo povas havi tute malsamspecajn objektojn: - La objekto de "demandi" povas esti aŭ la persono, al kiu oni starigas demandon, aŭ la afero kiun oni petas per la demando (kiam "demandi" estas uzata kun senco simila al "peti"). (Komparu la uz-ekzemplojn en ReVo: "*l**i demandis ŝin, kion ŝi faras"* kaj "*demandi ies permeson")* - La objekto de verboj kiel "pentri" kaj "desegni" povas esti aŭ la aĵo kreita per tia ago (la pentraĵo, desegnaĵo aŭ bildo), aŭ la afero, kiun oni bildigas. (En ReVo mem estas la jena rimarko ĉe "desegni": "La rekta objekto de la verbo povas montri aŭ la bildon de la „imitita“ objekto, aŭ la objekton mem: desegni rozon, desegni bildon de rozo.") Se ne estus la komence citita uzo de Zamenhof, oni eble povus iel argumenti ke ĉiuj uzoj de "ekzerci" kun objekto ne-persona kaj ne-organa estas eraraj, eĉ se ili troviĝas ĉe multaj bonaj aŭtoroj tra nia historio. Sed pro la Zamenhof-a uzo tio ŝajnas al mi absurda aserto, kaj mi vidas nenian bazon por ĝi. Laŭ mi ni ŝanĝu la rimarkon al la jena formo: *Rim.:* La objekto de "ekzerci" plej ofte estas la lernanta persono aŭ la plitertiĝanta organo. Pli malofte la objekto estas la afero, en kiu iu pliboniĝas, ekzemple ekzerci lingvon, ekzerci ian lernotaĵon (por kiuj oni kutime dirus *ekzerci sin en lingvo, ekzerci sin en ia lernotaĵo*). Tiel ni daŭre atentigas la uzantojn pri tio, kiaspeca objekto estas pli kutima en Esperanto (kio laŭ mi gravas ĉefe por lernantoj, en kies denaska lingvo la objekto de la analoga verbo plej ofte estas la afero, en kiu iu pliboniĝas, kiel en la germana lingvo). Kion opinias la aliaj pri la afero? Amike, Marcos
