--- On Mon, 5/7/10, Marcos Cramer wrote:
> Ĉe "ekzerci" estas jena rimarko:
> Rim.: La esprimoj ekzerci lingvon, ekzerci ian lernotaĵon aŭ similaj
> estas malkorektaj ĉar la verbo ekzerci, normale havas kiel rektan
> komplementon nur ian lernantan personon aŭ plilertiĝontan organon aŭ
> beston.
> Simila malpermeso troviĝas en PIV. Sed mi demandas ĝin, ĉu ĝi vere
> estas pravigebla.
Ĝi estas samgrade pravigebla, kiel la obĵeto kontraŭ la homonimeco de
"korekta": ĝi celas ripari difekton de la lingvo.
> Ĉe Zamenhof mem jam troviĝas jena ekzemplo (Fabeloj de Andersen,
> "Cikonioj"): "Vi lernos flugi; mi jam bone ekzercos tion kun vi!"
Tio estas grava konsidero. Jes, ni havas iom da baze difektaj verboj,
kiel ekz-e "instrui matematikon al studentoj" kaj "instrui studentojn
pri matematiko". Sekve de tio iuj derivaĵoj en Esperanto estas
ambiguaj (ekz-e "instruita").
Pli funde kaj malbone, tuta klaso da ig-verboj estas tiel difektaj:
Manĝigi sian ĉevalon (igi la ĉevalon manĝi).
Manĝigi sian ĉevalon al la gastoj (igi la gastojn manĝi la ĉevalon).
> En la Tekstaro de Esperanto troviĝas entute 46 uzoj de ekzerci, el
> kiuj 9 estas uzataj kun objekto kiu estas la afero, en kiu iu
> pliboniĝas (kaj ne la pliibonigata persono aŭ organo). Ĉi tiuj 9
> uzoj troviĝas kaj en malnovaj kaj en novaj tekstoj:
[...]
> Estas tute normale ke verbo povas havi tute malsamspecajn objektojn:
Tio ne estas normala, tio estas difekto.
> - La objekto de "demandi" povas esti aŭ la persono, al kiu oni
> starigas demandon, aŭ la afero kiun oni petas per la demando (kiam
> "demandi" estas uzata kun senco simila al "peti"). (Komparu la
> uz-ekzemplojn en ReVo: "li demandis ŝin, kion ŝi faras" kaj "demandi
> ies permeson")
Ne ĉiuj lingvoj havas tian difekton. Krome, via lasta ekzemplo estas
erara (en Esperanto "demandi" ne signifas "peti").
[...]
> Se ne estus la komence citita uzo de Zamenhof, oni eble povus iel
> argumenti ke ĉiuj uzoj de "ekzerci" kun objekto ne-persona kaj
> ne-organa estas eraraj, eĉ se ili troviĝas ĉe multaj bonaj aŭtoroj
> tra nia historio. Sed pro la Zamenhof-a uzo tio ŝajnas al mi absurda
> aserto, kaj mi vidas nenian bazon por ĝi.
Ĝi ne estas "absurda", ĝi estas tre komprenebla provo teni la lingvon
iom regula. Tamen mi konsentas, ke ĉi-okaze oni probable devas mildigi
la malrekomendon.
> Laŭ mi ni ŝanĝu la rimarkon al la jena formo:
> Rim.: La objekto de "ekzerci" plej ofte estas la lernanta persono aŭ
> la plitertiĝanta organo. Pli malofte la objekto estas la afero, en
> kiu iu pliboniĝas, ekzemple ekzerci lingvon, ekzerci ian lernotaĵon
> (por kiuj oni kutime dirus ekzerci sin en lingvo, ekzerci sin en ia
> lernotaĵo).
Mi preferus paroli ne tiom pri ofteco, kiom pri rekomendindo:
"La rekomendinda modelo estas
_ekzerci {ion aŭ iun} {pri io aŭ en io} per io_
(ekzerci [lernanton aŭ organon] {pri|en} [fako, rutino] per [instruilo]):
sin ekzerci pri la vokaloj, en la lingvoj;
ekzerci la korpon per gimnastiko, memoron per poeziaĵoj ktp
Tamen praktike (kaj ankaŭ ĉe la bonaj aŭtoroj) oni trovas ankaŭ la
pri- kaj per-komplementojn objektajn (ekzerci vokalojn ktp)."
[...]
--
Sergio