Marcos Cramer:

> Ĉe "ekzerci" estas jena rimarko:
>
> *Rim.:* La esprimoj ekzerci lingvon, ekzerci ian lernotaĵon aŭ similaj 
> estas
> malkorektaj ĉar la verbo ekzerci, normale havas kiel rektan komplementon 
> nur
> ian lernantan personon aŭ plilertiĝontan organon aŭ beston.

[... argumentado ...]

> Laŭ mi ni ŝanĝu la rimarkon al la jena formo:
>
> *Rim.:* La objekto de "ekzerci" plej ofte estas la lernanta persono aŭ la
> plitertiĝanta organo. Pli malofte la objekto estas la afero, en kiu iu
> pliboniĝas, ekzemple ekzerci lingvon, ekzerci ian lernotaĵon (por kiuj oni
> kutime dirus *ekzerci sin en lingvo, ekzerci sin en ia lernotaĵo*).
>
> Tiel ni daŭre atentigas la uzantojn pri tio, kiaspeca objekto estas pli
> kutima en Esperanto (kio laŭ mi gravas ĉefe por lernantoj, en kies denaska
> lingvo la objekto de la analoga verbo plej ofte estas la afero, en kiu iu
> pliboniĝas, kiel en la germana lingvo).
>
> Kion opinias la aliaj pri la afero?

Mi plene subtenas vian bone argumentitan rekomendon.

Amike,
-Aleksandro
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com> 

Rispondere a