Marcos Cramer skribis: > Estas tute normale ke verbo povas havi tute malsamspecajn > objektojn:
> - La objekto de "demandi" povas esti aŭ la persono, al kiu oni > starigas demandon, aŭ la afero kiun oni petas per la demando > (kiam "demandi" estas uzata kun senco simila al "peti"). > (Komparu la uz-ekzemplojn en ReVo: "li demandis ŝin, kion ŝi > faras" kaj "demandi ies permeson") > - La objekto de verboj kiel "pentri" kaj "desegni" povas esti > aŭ la aĵo kreita per tia ago (la pentraĵo, desegnaĵo aŭ bildo), > aŭ la afero, kiun oni bildigas. (En ReVo mem estas la jena > rimarko ĉe "desegni": "La rekta objekto de la verbo povas > montri aŭ la bildon de la „imitita“ objekto, aŭ la objekton > mem: desegni rozon, desegni bildon de rozo.") > Se ne estus la komence citita uzo de Zamenhof, oni eble povus > iel argumenti ke ĉiuj uzoj de "ekzerci" kun objekto ne-persona > kaj ne-organa estas eraraj, eĉ se ili troviĝas ĉe multaj bonaj > aŭtoroj tra nia historio. Sed pro la Zamenhof-a uzo tio ŝajnas > al mi absurda aserto, kaj mi vidas nenian bazon por ĝi. > Laŭ mi ni ŝanĝu la rimarkon al la jena formo: > Rim.: La objekto de "ekzerci" plej ofte estas la lernanta > persono aŭ la plitertiĝanta organo. Pli malofte la objekto > estas la afero, en kiu iu pliboniĝas, ekzemple ekzerci lingvon, > ekzerci ian lernotaĵon (por kiuj oni kutime dirus ekzerci sin > en lingvo, ekzerci sin en ia lernotaĵo). > Tiel ni daŭre atentigas la uzantojn pri tio, kiaspeca objekto > estas pli kutima en Esperanto (kio laŭ mi gravas ĉefe por > lernantoj, en kies denaska lingvo la objekto de la analoga > verbo plej ofte estas la afero, en kiu iu pliboniĝas, kiel en > la germana lingvo). > Kion opinias la aliaj pri la afero? Mi opinias, ke vi tute pravas. -- Bertilo Wennergren [email protected] http://bertilow.com
