Ĵeromo:

>> Mi serĉis kiel diri en Esperanto ke oni plilongigas la paŝon por ne paŝi
>> sur io aŭ iu.
>
> transpasxi? la ekzemploj en revo ne estas tiom lauxvortaj 
> (http://www.reta-vortaro.de/revo/art/pasx.html#pasx.super0itrans0i), sed 
> miaopinie eblas la fizika senco.

Mi tute nature uzas tiun ĉi formon (transpaŝi) por priskribi,
ke oni devas paŝi trans io.  Ne gravas, ĉu oni plilongigas
la paŝon, levas la kruron pli alte aŭ simple paŝas
trans io ordinar-maniere.

Tiun ĉi formon apogas la rusa "перешагнуть" (transpaŝi)
kaj la angla "to step over" ("paŝi transe"), ambaŭ havas
ankaŭ figurajn/metaforajn signifojn.

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com> 

Rispondere a