>> mireille: >> Mi serĉis kiel diri en Esperanto ke oni plilongigas la paŝon por ne paŝi >> sur io aŭ iu.
> jxeromo: > transpasxi? la ekzemploj en revo ne estas tiom lauxvortaj > (http://www.reta-vortaro.de/revo/art/pasx.html#pasx.super0itrans0i), sed > miaopinie eblas la fizika senco. "transpaŝi" ja estas abunde uzita en la franca senco "dépasser" kaj la ReVaj ekzemploj kondukas al tiu senco. Por la verbo franca "enjamber" al la verboj "transpaŝi" kaj "superpaŝi" mankas iom da suko... Responde al vi mi ŝercis proponante "gambumi", kiu venis al mia kapo pro via amuza "transkruri". Ĉimatene mi pli atente rigardas al "gambumi" kaj ĝi plaĉas al mi por la celata senco. Miaopinie "transpaŝi" kaj "superpaŝi" uzeblas en iaj kuntekstoj sed "gambumi" preferindas en aliaj eĉ se ili malmultas. Mia intenco ne estas aldoni "gambumi" al la vortaro "ReVo" :-), mi nur aldonos ekzemplon por la senco "enjamber" "step over" en la paĝo de "paŝ-". Mireja dankas al ĉiuj respondintoj pro la interesa interŝanĝo.
