Re: [eo-dev] Kiel ni traduku la anglan vorton hacker?
Je 7/02/2010 9:06, Donald Rogers skribis: Kiel ni traduku la anglan vorton hacker? Laŭ Wikipedia: http://en.wikipedia.org/wiki/Hacker_%28programmer_subculture%29 La tradukmaŝino ĉe http://traduku.net/al_esperanto.php tradukas per la opcio gloso jene: hacker === [hakera/ komputila entrudulo/ laŭokaza kodumulo/ kodrompisto] Amike salutas Leo - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] Fwd: [qa-dev] New: OpenOffice.org 3.2.0 Release Candidate 1 (build OOO320_m8) available
Joop Eggen skribis: Ankaŭ mi kompreneble bondeziras ĝojan jarŝanĝon al ĉiuj. Miajn reciprokajn bondezirojn al la kuraĝa Joop! Ĉion plej bonan ankaŭ al la aliaj anoj de la listo. Amike salutas Leo AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho Checked by AVG - www.avg.com Version: 8.5.430 / Virus Database: 270.14.117/2583 - Release Date: 12/23/09 08:28:00 - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] Slider = Sxovilo?
Joop Eggen skribis: Do ĉu ni ankoraŭ povas baloti inter ŝovilo kaj ŝovregilo? Ŝovregilo ŝajnas al mi pli klara do pli taŭga esprimo ol ŝovilo. Cetere ĝi estas ne multe pli longa, nek malfacile prononcebla. Se oni voĉdonu, mi voĉdonas por ŝovregilo. Amike salutas Leo AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho Checked by AVG - www.avg.com Version: 8.5.427 / Virus Database: 270.14.111/2569 - Release Date: 12/16/09 19:52:00 - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] scattered chart in Excel
Ĉar mi ne konis la signifon de scatter, mi konsultis http://traduku.net/al_esperanto.php per la opcio submuse. Kiam oni metas la muson super la angla vorto, aperas jenaj signifoj: disig/ disa/ diskur/ diskurig/ disir/ disirig/ disverŝ/ disŝut/ disŝutiĝ/ disĵet/ disĵetiĝ/ dissem/ dissemiĝ/ distr/ sin distri/ distriĝ/ Per dispers- mi komprenas terminon el fiziko (optiko) aŭ kemio. Mi kuraĝus simple proponi disaj Amike salutas Leo Donald Rogers wrote: Saluton tradukantoj, Ĉu iu el vi scias ĉu scattered chart in Excel estas fakte miskribaĵo de scatter chart in Excel? Kunteksto: src:/allstrings.ulf#RID_RESXLT_COST_CHART_Scattered_AWF.LngText.text en dosiero trunk/migrationanalysis/src/driver_docs.po elementoj 337 kaj 338 Kiel ni traduku ĝin? Dispersa kaj sporada eble ne estas tre trafaj! Kiel oni tradukas tion en aliajn lingvojn? Donald - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho Checked by AVG - www.avg.com Version: 8.5.426 / Virus Database: 270.14.91/2541 - Release Date: 12/02/09 19:43:00 AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho Checked by AVG - www.avg.com Version: 8.5.426 / Virus Database: 270.14.91/2541 - Release Date: 12/02/09 19:43:00 - To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org
Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj rastrumeroj
Mi havas preferon por bildero, ĉar ĝi estas vorto, kiun ekzemple ĉino povos facile kompreni. Amike, Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: donderdag 4 oktober 2007 11:09 Onderwerp: Re: [eo-dev] pixels: bitbilderoj rastrumeroj -BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 4 Oct 2007, at 07:42, Yves Nevelsteen wrote: Mi ripetas mian komencan proponon uzi rastrumerojn anstataŭ bitbilderojn en nia traduko de OOo.org. Ĉu ni voĉdonu? ;-) +1. Tim -BEGIN PGP SIGNATURE- Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin) iD8DBQFHBLvl4qQfaYPSZYwRAow4AJ9U50c4pFEgU85C7mAjNYHeZGvnXQCg0ns4 /jcLtJr34+pwqUJni5o02MU= =8qOk -END PGP SIGNATURE- - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.5.488 / Virus Database: 269.14.0/1048 - Release Date: 3/10/2007 20:22 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Klavpremoj
Tim skribis: Mi ne certas ĉu Leo uzas klavaron francan aŭ nederlandan, sed mi konfirmas, ke tiu AltGr-klavo multe uziĝas ĉe francoj. Tajpo de simboloj tiel ĉiutagaj kiel '@' bezonas tiun klavon. Laŭ la datumoj en la komputilo la klavaro estas: Standaardtoetsenbord (101/102 toetsen) of Microsoft Natural PS/2 toetsenbord = Norma klavaro (101/102 klavoj) aŭ Microsoft Natural PS/2 klavaro Mi nombris la klavojn, sed trovis nur 87 da ili. Enigme, ĉu ne? Eĉ se mi aldonas la flankajn butonojn por enŝalti, ktp. mi ne trovas 101 klavojn. Ĉu iu ŝtelis ilin? Amike, Leo - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Klavpremoj
Donald skribis: Mia klavaro havas du Alt-klavojn. Mi neniam vidis klavon kun etikedo AltGr, kaj mi tute ne scias pri kio vi skribas. En mia klavaro estas Alt-klavo maldekstre de la spacet-klavo kaj AltGr dekstre de ĝi. Por fari la eŭrosignon € oni premu la AltGr-klavon + e. Se oni provas fari tion per la Alt-klavo, venas nur averta sono (per Vindozo XP) Simile por la signoj | @ # ^ { } [ ] ´ ~\ Leo - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Klavpremoj
Mi konsentas kun la vidpunkto de Tim. Mi jam delonge uzas la vorton Stirklavo, kiun mi verŝajne lernis el Ĉapelilo. Ankaŭ sur mia klavaro ne troviĝas Shift, nek Enter. Amike salutas Leo Eo, nenies 1a, ĉies 2a: http://tinyurl.com/3xnzl5 - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: maandag 17 september 2007 14:44 Onderwerp: Re: [eo-dev] Klavpremoj -BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 14 Sep 2007, at 15:40, Joop Eggen wrote: Do... evidente ni restas uzantaj la anglan klavetikedojn Ctrl, Shift, Enter, k.t.p. Ĉu evidente? En la franca, oni kutimas uzi controle, maj, entrée por tiuj tri klavoj; se eĉ alia(j) nacia(j) lingvo(j) uzas tradukojn, kial ni esperantistoj uzu la anglan? Cetere, sur la kvin klavaroj en mia domo -- 4 anglaj, 1 franca -- neniu el ili havas la vorton Enter sur la enter-klavo, do mi tute ne konsentas, ke ni uzu tiun anglan vorton. Fakte, same pri shift -- nur sago aperas sur la klavo, ne vorto, do kial uzi fremdan nomon? Pardonu mian iom malfruan respondon al tiu ŝajne fermita diskuto, sed vere mi ne konsentas kun la ĝisnuna konkludo. Tim -BEGIN PGP SIGNATURE- Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin) iD8DBQFG7oTH4qQfaYPSZYwRAmz8AJwOC8aQfqr+c21JIv6ZfV+9MLDmrQCgwOpH yn9PupNkWk44Sx120zNqfjY= =/Qcr -END PGP SIGNATURE- - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.5.487 / Virus Database: 269.13.21/1012 - Release Date: 16/09/2007 18:32 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: AW: [eo-dev] Pri la x-konverto
Mi konfirmas, ke mi tajpas ĉapelitajn literojn senprobleme. Via decido prokrasti la ĉapeligon de la tekstoj estas prudenta! Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: woensdag 9 mei 2007 23:43 Onderwerp: Re: AW: [eo-dev] Pri la x-konverto -BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 9 May 2007, at 23:30, Joop Eggen wrote: Ĉu oni do ankoraŭ konservu la x-skribon, aŭ simple povus redakti per UTF-8? Vindozo havas Ek!, Linukso estas agordebla. Erara uzo, precipe de Latina-3, estas aŭtomate detektebla kaj korektebla. Subversio ankaŭ helpas. SVN certe helpus se estus problemo pri tio -- estas fakte tre malfacile perdi porĉiam ion en SVN-deponejo. Tamen por teknika kialo mi ŝatus konservi la x-ojn ankoraŭ dumtempe. Temas pri la kompilado: la unuaj kompiloj verŝajne estos iom malfacilaj, kaj mi ne volas krei pli da problemoj ol necesas. Se la tradukoj enhavas nur bazajn literojn, tio estas unu eventuala problemo tuj forigita. Post kiam la unuaj versioj ekzistas kaj ni testas ilin, tiam ni ĉapeligu la tekston kaj reprovu la kompiladon. Sed jen okazo por kontroli -- ĉu ĉiu membro de la skipo povas tajpi esperantajn literojn senprobleme per sia komputilo? Mi supozas, ke la respondo estas jesa, sed ŝatus havi konfirmon. Tim -BEGIN PGP SIGNATURE- Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin) iD8DBQFGQk6A4qQfaYPSZYwRAq2EAJ4kB+kg9ZLCpebrrMXwJZwurJT7fACg/ji3 2esKW+Jdtg43z9ShoFnusIE= =eDCI -END PGP SIGNATURE- - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.5.467 / Virus Database: 269.6.6/794 - Release Date: 8/05/2007 14:23 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Terminoj: interest, rate, interest rate
Cxu "procento"? "interest rate"= intereza procento ? Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Joop Eggen Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: donderdag 11 mei 2006 12:47 Onderwerp: [eo-dev] Terminoj: interest, rate, interest rate LaÅ mi "rate" ne Äiam koncernas interezon, krome vortkombino aperis.Do:interest = interezorate = ?interest rate = intereza ...Por "rate" mi trovis "interezo" [ooo], "kvanto" [TTT].Äu eble "periodsumo", "periodaĵo" [neologisma], "partsumo", ("sumero")? Jetzt mit Yahoo! Messenger Tickets zur FIFA WM 2006 gewinnen. No virus found in this incoming message.Checked by AVG Free Edition.Version: 7.1.392 / Virus Database: 268.5.6/336 - Release Date: 10/05/2006 No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.392 / Virus Database: 268.5.6/336 - Release Date: 10/05/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo Get Legal -- Get OpenOffice.org
Bertilo skribis: la interreton - la Interreton Se oni majuskle skribas 'Interreton', ĉu oni aldonu artikolon? Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Bertilo Wennergren [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: dinsdag 9 mei 2006 14:58 Onderwerp: Re: [eo-dev] Traduko por kampanjo Get Legal -- Get OpenOffice.org Jen kelkaj korektindaĵoj en la teksto: falsigita - falsita malkovri kiuj - malkovri, kiuj instalita je komputilo - instalita en komputilo la interreton - la Interreton instali piratmalkovrilojn je hejmaj komputiloj - instali piratmalkovrilojn en hejmajn komputilojn tre simila en eblecoj - tre simila laŭ ebloj Per OpenOffice.org 2, eblas fari ĉion - Per Openoffice.org 2 eblas fari ĉion montris ke - montris, ke 10-foje malpli - 10-oble malpli 86% de uzantoj - 86% el la uzantoj / 86% da uzantoj Vi rajtas uzi tiom longe kiom vi volas - Vi rajtas uzi ĝin tiel longe kiel vi volas Kune, ni povas helpi - Kune ni povas helpi lauxlegxe - laŭleĝe -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.392 / Virus Database: 268.5.5/334 - Release Date: 8/05/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.392 / Virus Database: 268.5.5/334 - Release Date: 8/05/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj
Karaj, Mi provas helpi per aldono de aliaj eblaj vortoj aux per ripeto de la tradukoj proponitaj de Donald por montri mian konsenton. Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Donald Rogers [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: dinsdag 25 april 2006 6:30 Onderwerp: [eo-dev] al ooo-draw mankas terminoj Saluton amikoj, Mi bezonas iom da helpo. Jen terminoj kiujn ni ne havas en nia terminaro kun miaj sugestoj post la streketo: 91, 102 Webcast - (netraduku?) Tradukita en neniun el 8 lingvoj laŭ mia malnova datumbazo. 103 Active Server Pages (ASP) - (netradukita en la francan) Tradukita en neniun el 8 lingvoj 113, 114, 115 kio okazos pri la tildo en ~640 x 480) ? 157 Play - Spekti Spekti (= rigardi kaj auxskulti) Spektigi? 162 Start on click - Starti je alklako / Startigi per alklako? Startigi per alklako 166 Timing - Tempomezurado / Tempofiksado? Altempigi? Altempigo? 179 Quarter spin - Kvaronturno Turnkvarono? Kvarona turno? / revolucio? 180 Half spin - Duonturno Turndunono? Duona turno? / revolucio? 181 Full spin - Kompleta turno Kompleta turno/ revolucio 198 Spokes - Spokoj Spokaro??? 223 Trigger - Ekagi sxalti? aktivigi? Altempigi (en oscilografo)? 260, 277, 321 sec - sek (la oficiala (ISO) mallongigo estas s) s 263 Rewind when done playing - Rebobeni kiam spektita Rebobeni post spekto / spektigo / finiĝo? 287 On click - Je alklako Per alklako? 317 Loop until next sound - Iteracii ĝis sekva sono Iteracio estas matematika termino. Cxu reauxdigi gxis sekva/ venonta sono? 351 Slide master - Ŝablona Lumbildo aux 'Lumbilda sxablono'? 357 Master (temas pri ŝablonoj ktp?) Sxablono 491 1.5 Lines 1,5 linispacoj/ 1,5 liniaj interspacoj? 829 AIFF (Audio Interchange File Format) AIFF (Auxd-Intersxangx-Formular-Formato) ;o) 1159, 1161 Task pane - Taska panelo / folio? Taska breto? 1200 Loop count - Iteracia Mombrado Nombri pasojn? Nombri preterpasojn? Pasnombrado? 1246 Broken down metaobjects - Malkonstruitaj metaobjektoj ... .. . 1649 Input method status - Stato de Enmeta Metodo Enigmaniera stato? 1654 Beamer Projekciilo? Ekranprojekciilo? 1732 Corner control - Angula regado Angula regado 1734 Angle control - Angula regado (Ĉu same?) Angula regado 2251 Braille Patterns - Brajlo Brajlo-signoj? Brajlaj sxablonoj? 2255 Kanxi Radicals Kancxiaj Radikoj? Radikaloj? 2256 Ideographic Description Characters - Ideografiaj Priskribosignoj Ideogramoj? 2258 Hanunoo - (supozeble lingvo) ? Hanunua? 2259 Tagbanwa - (supozeble lingvo) 2260 Buhid - (supozeble lingvo) 2261 Kanbun - (supozeble lingvo) 2286 Connection pool Konektaro? 2287 Connection pooling enabled Konekta arigo sxaltita/ ebla/ ebligita? 2290 Enable pooling for this driver Ebligi konektan arigon? 2293 Pool Dankon, Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.4.5/322 - Release Date: 22/04/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.4.6/323 - Release Date: 24/04/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Tradukdemando: Standard
Tim skribis: Pro tio, mi ankoraŭ emas al uzo de defaŭlto en OOo, sed mi estas malferma al plua diskuto. Mi ne deziras diskuti, nur prezenti la rezulton de mallonga sercxo pri default en la malnova datumbazo plurlingva, kiu povus estigi ideojn: En la nederlanda oni cxiam tradukis per standaard, kiu ne estas ekvivalento de standardo, sed kiun oni komprenu kiel normon. Germane plejofte mi trovis la saman vorton, unufoje oni uzis Defaultwert kaj kelkfoje Vorgabe, kiu sxajnas al mi bona traduko. Gxi signifas laux mia scio de la germana: antauxdonitajxo (cxu bone, Bertilo?). Ankaux estis unufoje uzata Grund- en kunmeta vorto (= baza -) La franca tradukinto uzis par défault = cxe malesto, kaj kelkfoje standard La hispana: Estándar, kaj ankaux Predeterminada = antauxdeterminita laux mia konjekto La itala: Standard kaj Predifinita = antauxdeterminita laux mia konjekto La sveda Standard La portugala Padrão kaj kelkfoje Predefiniçôes, kiu versxajne ankaux =antauxdeterminita Antaux multaj jaroj mi preferis uzi en la nederlandlingvaj normoj de nia entrepreno la esprimon bij ontstentenis ekvivalantan al la angla by default kaj la franca par défaut, cxar mi nepre volis eviti fremdan vorton nekompreneblan por simplaj homoj. Malfelicxe ankaux bij ontstentenis, kvankam perfekte nederlandlingva, ne estas multe uzata esprimo, do preskaux same nekomprenebla por simplaj homoj. Fakte tiu esprimo - laux mia kompreno - subkomprenas [de nova valoro], do la valoro valida cxe malesto de nova (eksplicita) valoro Cxu antauxfiksita? Fakte gxi ne estas fiksita, gxi estas variablo, do malfiksa... :o( Cxu antauxproponita? Antauxmetita? Gxi ne estas metita antaux alia valoro... :o( Amike, Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: zaterdag 8 april 2006 11:04 Onderwerp: Re: [eo-dev] Tradukdemando: Standard On 8 Apr 2006, at 04:33, Bertilo Wennergren wrote: Donald Rogers: Kelfoje mi tradukis la vorton Standard per Normala laŭ nia OOoEoTerminaro. Tamen mi rimarkis ke la franca en ooo-commongui 3982 estas Defauxlta. Cxu tiu estas pli taŭga, almenaŭ en kelkaj kazoj? Se jes, en kiuj kazoj? (Malofte Norma estas pli bona.) Estas ankaŭ la komplikaĵo, ke standard estas plursenca en la angla (=normala/norma/normo/k.s.) Plej ofte en OOo la senco estos normala sed eble foje ankaŭ norm[o| a]. Poste, estas la diskuto pri defaŭlta/normala. Mi ne certas, ke mi ŝatas normalan, ĉar tio por mi signifas kutiman aŭ la plej kutiman... sed tio ne nepre estas la defaŭlto! La defaŭlto povus esti iu malbone elektita valoro, kiun oni malofte fakte uzas kaj preskaŭ ĉiam elektas ŝanĝi; ĉu tiu estas normala valoro? Laŭ mi, ne. Mi konsentas, ke defaŭlto ne estas kutima vorto en Esperanto por nefakuloj, sed mi memoras ankaŭ, ke mi lernis la vorton default en la angla per uzo de komputilaj programoj, kiuj uzas ĝin multfoje. Bertilo pravas, ke la vorto havas pli vastan sencon, sed tiu uzo estas plej ofte verba (to default on a loan) aŭ en la fiksitaj esprimoj by default. La adjektiva uzo (a default value) estas komputilfaka, laŭ mi, kaj iom malsamsenca ol la tradicia senco. Pro tio, mi ankoraŭ emas al uzo de defaŭlto en OOo, sed mi estas malferma al plua diskuto. Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.4.0/304 - Release Date: 7/04/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.4.0/304 - Release Date: 7/04/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Set
Bertilo skribis: Estu do: msgid Set defaults msgstr Agordi defauxltojn msgid Set Input Mode msgstr Sxalti Enigan Regximon Ĉu ne? Jes, vi tute pravas. Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Bertilo Wennergren [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: zondag 2 april 2006 2:16 Onderwerp: [eo-dev] Set En la Terminaro mi trovis la du jenajn aferojn: msgid Set defaults msgstr Agordi defauxltojn msgid Set Input Mode msgstr Agordi Enigan Moduson Ŝajnas al mi, ke la du set havas malsamajn sencojn. En set defaults temas efektive pri agordado de la defaŭltoj: oni elektu, kiaj ili estu. Sed en Set Input Mode temas laŭ mia kompreno pri ŝaltado de la eniga moduso (hmm... tio estu reĝimo, ne moduso!): oni povas elekti, ke eniga reĝimo estu aktiva. Ne temas pri elektado, kiel funkciu la eniga reĝimo. Estu do: msgid Set defaults msgstr Agordi defauxltojn msgid Set Input Mode msgstr Sxalti Enigan Regximon Ĉu ne? Eble estas aliaj similaj okazoj. Do, ni atentu pri la aktuala senco de la verbo set. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.4/299 - Release Date: 31/03/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.4/299 - Release Date: 31/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Kiel traduki extension
Yves skribis: mi proponas telefonan sufikson Tio sajnas al mi bona pensodirekto. Eble numersufikso ('telefonnumerosufikso sajnas iom tro peza) Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Yves NEVELSTEEN (privé - privata) [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: zaterdag 1 april 2006 6:38 Onderwerp: Re: [eo-dev] Kiel traduki extension mi proponas telefonan sufikson Amike, Yves Leo De Cooman skribis la jenon / schreef het volgende 31-3-2006 22:49: Tim skribis: Kiel ni esperantigu extension en la kunteksto de telefonnumeroj? ... Mi provas priskribi la aferon (eble malprave): Almenau ce ni telefonnumero cxiam havas la saman nombron da ciferoj. Do en la gxenerala numero de firmao estas la sama nombro da ciferoj kiel en la numero de iu persono en tiu firmao. Telefonante al la generala numero, oni kutime trafas telefoniston, kiu povas plusxalti al la petata persono anstatauxante la lastajn ciferojn per la [extension]. Tiusence (laux la sistemo en nia lando) oni ne rajtus diri ke gxi estas kroma, nek ekstra, nek plia, nek aldona, nek suplementa, ... La sercxata vorto devus indiki, ke la numero estas interna numero, anstatauxanta la gxeneralan duon aux trion da ciferoj de la firmao, atingante la personan aparaton de persono en la firmao. Do: mi simple ne havas bonan ideon! Amike, Leo. - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: Dev Skipo dev@eo.openoffice.org Verzonden: vrijdag 31 maart 2006 18:21 Onderwerp: [eo-dev] Kiel traduki extension Kiel ni esperantigu extension en la kunteksto de telefonnumeroj? Tio estas la kromnumero, kiun oni demandas post kiam telefonisto respondas, ekzemple en granda firmao. La alvokinto dirus, Bonvolu konekti min kun la [extension] 351, mi petas, kaj oni skribus la numeron 0161 755 8086 [ext.] 351. Viajn ideojn, mi denove petas. Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.3/298 - Release Date: 30/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.3/298 - Release Date: 30/03/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.4/299 - Release Date: 31/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Legend
Tim skribis: Mi pensis pri klarigilo, kiu pli precize tradukas la anglan legend, t.e. nomo por la aro de klarigoj, sed fakte tio ne necesas, kaj klarigoj tute konvenas. Tio sxajnas al mi tute tauxga traduko. Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: zaterdag 1 april 2006 13:32 Onderwerp: Re: [eo-dev] Legend On 1 Apr 2006, at 13:13, Bertilo Wennergren wrote: Mi trovis en la Terminaro rubriko kiel tradukon de legend. Tio ŝajnas al mi erara. Se mi bone memoras, ni diskutadis pri tio, kaj finfine elektis rubrikon sen vere esti kontentaj pri ĝi. Laŭ mi estu simple klarigoj. Mi pensis pri klarigilo, kiu pli precize tradukas la anglan legend, t.e. nomo por la aro de klarigoj, sed fakte tio ne necesas, kaj klarigoj tute konvenas. Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.4/299 - Release Date: 31/03/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.4/299 - Release Date: 31/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common
Tim skribis: Vi pravas, ke asistanto havas tiun difinon en la vortaro, sed laŭ la klarigo de Bertilo, ne ĉiu -anto estas persono, do mi pensas, ke ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon, kaj la difino de asisti (pro ofica devo, ĉeesti, por helpi al iu) tute taŭgas, ĉu ne? Ni pripensu cxu -depende de la kunteksto, en kiu la termino estos uzata- ni ne simple petu asiston aux asistadon anstataux asistanto aux asistilo. Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: dinsdag 28 maart 2006 12:14 Onderwerp: Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common On 28 Mar 2006, at 00:30, Donald Rogers wrote: En KL por wizard troviĝas agordilo: Programo helpanta la uzulon agordi programprodukton aŭ operaciuman reĝimon. Tio estas nemalbona, sed la Wizards de OOo havas pli vastan uzon, ekz. por krei adresetikedojn aŭ vizitkartojn, aŭ por krei novan prezentaĵon. Laŭ mi, tio ne vere temas pri agordado, do mi preferus eviti tiun terminon. La difino de wizard laŭ la New Oxford Dictionary of English estas simila sed pli ĝenerala: wizard 2 (computing) a help feature of a software package that automates complex tasks by asking the user a series of easy-to- answer questions. Ĉu vere?! Nu, mi akceptas, ke la vorto estas tiom vaste uzata en la angla (pro la vasta uzo de Microsoft-aj produktoj) ke la vorto ja rajtas trovi lokon en la vortaro. Tamen, tio ne nepre veras en aliaj lingvoj, ke certe ne en Esperanto (tiukaze, ni ne havus tiun ĉi diskuton!). Kaj mi ankoraŭ taksas ĝin stultaĵo! :o) Laŭ NPIV asistanto havas pli limigitan sencon: persono kies profesio estas asistado. Se ni preterlasas la stultaĵon de Redmond (Tim) la homecon malaperas, ĉu ne? Vi pravas, ke asistanto havas tiun difinon en la vortaro, sed laŭ la klarigo de Bertilo, ne ĉiu -anto estas persono, do mi pensas, ke ni rajtas ĉikaze iom plilarĝigi la difinon, kaj la difino de asisti (pro ofica devo, ĉeesti, por helpi al iu) tute taŭgas, ĉu ne? Tim PS Mi intence enmetis la vorton ĉikaze ĉi supre. Ĉu bone? Ĉu ŝoke? Se ŝanĝinda -- al kio? - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] 'po'
Tim skribis: Mi nun esperas, ke mi bone uzis ĝin! Laux mi, jes! En la nederlanda ekzistas vorto telkens [proksimume =] cxiufoje, kiu respondas suficxe bone al la signifo de po. Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: Dev Skipo dev@eo.openoffice.org Verzonden: dinsdag 28 maart 2006 13:23 Onderwerp: [eo-dev] 'po' Mi volas nur anonci, ke mi ĵus unuafoje uzis la vorton 'po' en traduko de OpenOffice.org. :o) msgid The query covers #num# tables. The selected database type, however, can only process a maximum of #maxnum# table(s) per statement! msgstr La informmendo inkluzivas #num# tabelojn. Tamen, la elektita datumbazo nur kapablas trakti maksimume po #maxnum# tabelojn en informmendo. Mi nun esperas, ke mi bone uzis ĝin! Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Kiel traduki Decimal Places?
Tim skribis: Por decimal places: ĉu dekumaj lokoj, aŭ ĉu alia, pli klara esprimo ekzistas? Petro De Smedt uzas en sia Nederlands-Esperanto-Nederlandsa vortaro: postentjera signo por indiki la punkto aux komo (ni uzas komon) Simile ni povus uzi postentjeraj lokoj Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: Dev Skipo dev@eo.openoffice.org Verzonden: dinsdag 28 maart 2006 13:55 Onderwerp: [eo-dev] Kiel traduki Decimal Places? Por decimal places: ĉu dekumaj lokoj, aŭ ĉu alia, pli klara esprimo ekzistas? Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.2/294 - Release Date: 27/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Mankantaj terminoj - ooo-common
Gian Piero skribis: Verŝajne blokiĝas donas pli trafan ideon pri panea situacio de absolute senmoviĝanta mekanismo. Jes, bonege! Kial mi ne pensis pri tiu vorto, kiun ni eĉ oftege uzas en nia propra lingvo! Dankon! Mi estas kontenta, ke vi trovis tiun belan solvon. Leo -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.1/292 - Release Date: 24/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] User-defined
Saluton karan amikoj! User-defined Kion pensi pri Uzuldifina? Amike salutas Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: maandag 20 maart 2006 12:05 Onderwerp: Re: [eo-dev] User-defined On 20 Mar 2006, at 08:03, Bertilo Wennergren wrote: En la Terminaro mi trovas plurajn okazojn de Per uzulo difinita k.s. por User-defined. Mi pensas, ke tio estu De uzulo difinita, chu ne? La uzulo ja ne estas ilo por la difinado, sed tiu, kiu difinis. Do io estis difinita (fare) de la uzulo (per Ooo...). Prave. Mi ŝanĝos la terminaron kaj anoncos kiam mi alŝutos la novan version. Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.2.5/284 - Release Date: 17/03/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.2.5/284 - Release Date: 17/03/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] Procenta signo
Karaj kolegoj, En mia tasko aperas terminoj tute majusklaj inter du procentsignoj (%...%). Mi supozas, ke tiuj terminoj restu tiaj, kiaj ili estis. Cxu iu povas konfirmi aux nei tion? Antauxan dankon! Amike salutas Leo No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Anti-Virus. Version: 7.0.323 / Virus Database: 267.8.0/27 - Release Date: 23/06/2005 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] Mallongigoj
Karaj kolegoj, En traduka tasko mi trovas aron da terminoj, kiuj konistas el pluraj anglaj vortoj skribitaj sen spacetoj. La komencigxo de nova vorto montrigxas per majusklo. Mi tradukis samstile (ofte ecx ne necesas, cxar kunmeta vorto estas laux la reguloj de nia lingvo). Sed la sama 'unuvorta' termino poste revenas mallongigita. Mi rimarkis, ke la mallongigoj enhavas maksimume 10 literojn. Mi montras kelkjan ekzemplojn: PurchasedAt -- AcxetitaCxe (sen spaceto, sed ja majuskle, cxar 2 apartaj vortoj) ArrivalTime -- Alventempo (kompreneble sen spaceto, cxar tauxga kunmeta vorto) ArrivlTime -- ?? ("Alventempo" tauxgus, cxar tio ne enhavaspli ol 10 literojn) ProductDescription -- Produktpriskribo ProdDescr -- Prodpriskr (La originala mallongigo enhavas 9 literojn, do 10, la 'tradukita mallongigo' enhavas 10 literojn, do en ordo. Cxu "ProdPriskr" cxi-kaze estas pli tauxga?) Cxu mirajtassupozi, ke cx nombros nur 1 literon post transkribo al unikoda formato? Cxu aliaj amikoj spertis similajn tradukendajxojn? Amike salutas Leo No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Anti-Virus. Version: 7.0.323 / Virus Database: 267.8.0/27 - Release Date: 23/06/2005 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Retejo: Impress
Donals skribis Kio estas the Beamer. La mia scia temas pri aparato uzata por projekcii sur pli-malpli grandan ekranon la enhavon de la komputila ekrano. Gxi do estas projekciilo de bildoj digxitaj/ ciferecaj (mi ne trovis en la '.po'-terminaro) . Eble digxita projekciilo a cifera projekciilo tauxgus? Amike, Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Donald Rogers [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: zaterdag 7 mei 2005 18:21 Onderwerp: [eo-dev] Retejo: Impress Saluton Skipanoj, Mi finis trakuki la retpaojn pri Impress. ajnas al mi ke tiu programo estas signife anita inter versioj. Kio estas the Beamer. i rilatas al View - Data Sources, Explorer, sed mi ne trovis in ne mia versio 1.1.2 kun la dosiero, kiun mi haste kreis. u i aperas nur en iu kunteksto? Respondo 6 mencias ke per Samples - Presentations (kiun mi ne trovis) oni povas aliri dosieron Orgchart.sdd. Kiel trovi in? Jen terminoj kiujn mi devis pripensi. label (i5) - etikedi [Butler - la verbo mankas en PIV2] shades of grey (i11) - nuancoj de grizo [PIV2] Bondezirojn, Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Anti-Virus. Version: 7.0.308 / Virus Database: 266.11.6 - Release Date: 6/05/2005 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Anti-Virus. Version: 7.0.308 / Virus Database: 266.11.6 - Release Date: 6/05/2005 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] Malklaraj terminoj
Saluton al cxiuj, mi elsxutis la lastan terminaron kaj rigardis al la tradukoj de la malklaraj terminoj. Cxi-sube trovigxas plej multaj terminoj el aliaj lingvoj, kiujn mi certe ne scipovas gxisfunde! Mi esperas, ke tio povas helpi al (provizore) definitiva decido. - Demote: cxiuj aliaj tradukoj signifas: "unu nivelon malsupren""malsupreniri je1 nivelo". Mi proponas"(1) nivelon malsupren" - Domain: Gxenerale estas 2 tradukoj. Unu el ambaux estas ofte netradukita (en kelkaj lingvojnur alie literumita),la alia: Nl: Bereik = amplekso, atingeblo, atingopovo; Ge: (same); It: Area = (mi supozas) Areo; Sv: (mi supozas) Amplekso - FunMore: Nl: "Vrije tijd" = libera tempo, libertempo; Ge: (same); Fr: (same); Hi: Ocio (???); It: libertempo; Sv: (same); Po: Lazero (???) - Incoming mail: Nl:"Berichten ontvangen" = "ricevi mesagxojn" aux "(la) mesagxoj (estas) ricevitaj /ricevataj"; Ge: ricevo de mesagxoj; Fr: envenantaj mesagxoj; Hi: (same); It: (same); Sv: (same); Po: (same). Mi proponas "Envenantaj mesagxoj" aux "Alveno de mesagxoj" - Legend exit alignment: Nl: "Richting, waarin legenda verdwijnt" = direkto, laux kiu malaperas legendajxo; Ge: Legendenaustrittsrichtung (same sed unuvorte: "legendajxelirdirekto" tipe germana kunmetajxo); Fr: direkto de malapero de legendajxo; aliaj linvoj: same. Mi proponas: "elirdirekto de legendo" (aux "etikedo"?) - Line joint averaged: Nl: "Samenkomende lijnen, gemiddelde" = kunvenantaj (sekciantaj) linioj, averagxo; Ge: Linienbergang gemittelt = linitransiro averagxa; Fr: Jointure de lignes, moyenne = Linijunto averagxigita; Hi: (same); It: linijuntado averagxa; Sv: Linjevergng, medelvrde = Linitransiro, mezvaloroj; Po: Juno de linhas; mediana = Juntado de linioj, meze. Temas pri intersekcantaj linioj. La loko de intersekco estas matematike ekzakta (escepte en konataj kazoj). Mi ne komprenas, kial "averagxi". - Line joint bevel: Nl: kunvenantaj linioj, juntitaj (kunigitaj); Ge: (same); Fr: (same); Hi: Linijunto unuigita (mi supozas); It (same, mi supozas); Sv: Linitransiro kunigita (mi supozas); Po: ???. Mi provas klarigi la signifon de "bevelo". Masxinparto (kutime el sxtalo) gxenerale havas plurajn surfacojn (ebenojn, cilindrojn, ...). Cxe la transiro de unu surfaco al alia ekestas egxo. Dum manipulado tiu egxo povus vundi la manipulanto aux mem difektigxi cxe kolizietoj. Por eviti tion oni "bevelas" masxinpartojn (escepte tiuj egxoj, kiujn oni bezonas, kiaj trancxantaj egxoj de tondiloj, ktp.). Bevelo konsistas el aldona surfaco inter du ekzistantaj: ekz. aldona ebeno inter du ortaj ebenoj; aldona konuso inter cilindro kaj ebeno, ktp... Kelkfoje oni aldonas rondajxon inter du surfacoj (vidu sub "line joint round). Mi supozas, ke cxi tie temas pri du intersekcantaj linipartoj. La du liniojformas angulon inter si. Ni povas anstatauxigi la angulon per rondajxo (parto de cirklo) aux per mallonga oblikva rekta linio, aux per . Mi supozas, ke xciuj "Line joint xxx" temas po pri iu maniero kunigi la du linipartojn. Por tiu cxi kazo mi proponas "linitransiro bevela" - Line joint miter: Nl: kunvenantaj linioj, trancxaj; Ge:Linitransiro trancxita; Fr: linikunigo sekca; Hi: ???; It: (same); Sv: ???; Po: linikunigo sekca??? Mi proponas: "linitransiro sekcanta". - Line joint round: Nl kunvenantaj linioj, rondaj; Ge: linitransiro ronda; ktp. kiel supre. Mi proponas: "Linitransiro ronda" - Morphing: en la hispana: Transformacin (supozeble tranformo aux transformado). En cxiuj aliaj lingvoj la termino restis ne tradukita: morphing, versxajne neologisma en cxiuj tiuj lingvoj cxar la vorto estas grekdevena laux mia scio. Mi proponas "bildotransformo". Laux mia scio temas pri konstruo de bildoj inter du donitaj bildoj aux pri transformo de bildo per iuj iloj (ekzemple transformo de ordinara foto al bildo vidata en cilindra aux sfera aux konusa, auxalispeca spegulo) - MultiListBox: Laux la franca kaj la hispana temas pri "plurlista zono". En la aliaj lingvoj la termino restis netradukita. - NOM: Nl: "NR" (kutime uzata por mallongigi "numero"); Ge: "NZ" ???; Fr: Taux nominal = rilatumo nominala???; Hi: Int_nominal???; Sv: NR???; Po NOMINAL??? Versxajne la termino iel signifas "nominala ..." Mi ne scias! - Pager: nur la germana kaj la hispana tradukoj donas ideon, la aliaj transprenas la nekomprenitan vorton. Ge: Telefon Funk; Hi: Buscapersonas. La germana sugestas ion pri telefono, la hispana signifas (supozeble): ilon por sercxi personojn. Eble temas pri listo por noti/sercxi donitajxojn pri kontaktpersonoj. Cxu tio estas ilo por voki? Cxu adresaro? Cxu notlibro? Cxu notilo? - PERCENTRANK: Nl: PERCENT.RANG; Ge: QUANTILSRANG; Fr: RANG.POURCENTAGE; Hi: RANGO.PERCENTIL; It: PERCENT.RANGO; Sv: PROCENTRANG; Po: ORDEM.PERCENTUALpor pluaj lingvoj (bedauxrinde ne en Eo) vidu cxe http://cherbe.free.fr/traduc_fonctions_xl97.htmlaux cxe http://dolf.trieschnigg.nl/excel/excel.html Cetere, tiu termino estas por