Tim skribis:
Pro tio, mi ankoraŭ emas al uzo de "defaŭlto" en OOo, sed mi estas
malferma al plua diskuto.
Mi ne deziras diskuti, nur prezenti la rezulton de mallonga sercxo pri
"default" en la malnova datumbazo plurlingva, kiu povus estigi ideojn:
En la nederlanda oni cxiam tradukis per "standaard", kiu ne estas
ekvivalento de "standardo", sed kiun oni komprenu kiel "normo"n.
Germane plejofte mi trovis la saman vorton, unufoje oni uzis "Defaultwert"
kaj kelkfoje "Vorgabe", kiu sxajnas al mi bona traduko. Gxi signifas laux
mia scio de la germana: antauxdonitajxo (cxu bone, Bertilo?). Ankaux estis
unufoje uzata "Grund-" en kunmeta vorto (= baza -)
La franca tradukinto uzis "par défault" = cxe malesto, kaj kelkfoje
"standard"
La hispana: "Estándar", kaj ankaux "Predeterminada" = antauxdeterminita laux
mia konjekto
La itala: "Standard" kaj ""Predifinita" = antauxdeterminita laux mia
konjekto
La sveda "Standard"
La portugala "Padrão" kaj kelkfoje "Predefiniçôes", kiu versxajne ankaux
="antauxdeterminita"
Antaux multaj jaroj mi preferis uzi en la nederlandlingvaj normoj de nia
entrepreno la esprimon "bij ontstentenis" ekvivalantan al la angla "by
default" kaj la franca "par défaut", cxar mi nepre volis eviti fremdan
vorton nekompreneblan por simplaj homoj. Malfelicxe ankaux "bij
ontstentenis", kvankam perfekte nederlandlingva, ne estas multe uzata
esprimo, do preskaux same nekomprenebla por simplaj homoj. Fakte tiu
esprimo - laux mia kompreno - subkomprenas [de nova valoro], do "la valoro
valida cxe malesto de nova (eksplicita) valoro"
Cxu "antauxfiksita"? Fakte gxi ne estas fiksita, gxi estas variablo, do
malfiksa... :o(
Cxu antauxproponita? Antauxmetita? Gxi ne estas metita antaux alia valoro...
:o(
Amike,
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: "Tim Morley" <[EMAIL PROTECTED]>
Aan: <dev@eo.openoffice.org>
Verzonden: zaterdag 8 april 2006 11:04
Onderwerp: Re: [eo-dev] Tradukdemando: "Standard"
On 8 Apr 2006, at 04:33, Bertilo Wennergren wrote:
Donald Rogers:
Kelfoje mi tradukis la vorton "Standard" per "Normala" laŭ nia
OOoEoTerminaro. Tamen mi rimarkis ke la franca en ooo-commongui 3982
estas "Defauxlta". Cxu tiu estas pli taŭga, almenaŭ en kelkaj kazoj?
Se jes, en kiuj kazoj? (Malofte "Norma" estas pli bona.)
Estas ankaŭ la komplikaĵo, ke "standard" estas plursenca en la angla
(=normala/norma/normo/k.s.)
Plej ofte en OOo la senco estos "normala" sed eble foje ankaŭ "norm[o|
a]".
Poste, estas la diskuto pri "defaŭlta/normala". Mi ne certas, ke mi
ŝatas "normala"n, ĉar tio por mi signifas "kutima"n aŭ "la plej
kutima"n... sed tio ne nepre estas la defaŭlto! La defaŭlto povus
esti iu malbone elektita valoro, kiun oni malofte fakte uzas kaj
preskaŭ ĉiam elektas ŝanĝi; ĉu tiu estas "normala" valoro? Laŭ
mi, ne.
Mi konsentas, ke "defaŭlto" ne estas kutima vorto en Esperanto por
nefakuloj, sed mi memoras ankaŭ, ke mi lernis la vorton "default" en
la angla per uzo de komputilaj programoj, kiuj uzas ĝin multfoje.
Bertilo pravas, ke la vorto havas pli vastan sencon, sed tiu uzo
estas plej ofte verba ("to default on a loan") aŭ en la fiksitaj
esprimoj "by default". La adjektiva uzo ("a default value") estas
komputilfaka, laŭ mi, kaj iom malsamsenca ol la "tradicia" senco.
Pro tio, mi ankoraŭ emas al uzo de "defaŭlto" en OOo, sed mi estas
malferma al plua diskuto.
Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
--
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.4.0/304 - Release Date: 7/04/2006
--
No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.4.0/304 - Release Date: 7/04/2006
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]