Re: [eo-dev] Tradukdemando: Standard
On 8 Apr 2006, at 04:33, Bertilo Wennergren wrote: Donald Rogers: Kelfoje mi tradukis la vorton Standard per Normala laŭ nia OOoEoTerminaro. Tamen mi rimarkis ke la franca en ooo-commongui 3982 estas Defauxlta. Cxu tiu estas pli taŭga, almenaŭ en kelkaj kazoj? Se jes, en kiuj kazoj? (Malofte Norma estas pli bona.) Estas ankaŭ la komplikaĵo, ke standard estas plursenca en la angla (=normala/norma/normo/k.s.) Plej ofte en OOo la senco estos normala sed eble foje ankaŭ norm[o| a]. Poste, estas la diskuto pri defaŭlta/normala. Mi ne certas, ke mi ŝatas normalan, ĉar tio por mi signifas kutiman aŭ la plej kutiman... sed tio ne nepre estas la defaŭlto! La defaŭlto povus esti iu malbone elektita valoro, kiun oni malofte fakte uzas kaj preskaŭ ĉiam elektas ŝanĝi; ĉu tiu estas normala valoro? Laŭ mi, ne. Mi konsentas, ke defaŭlto ne estas kutima vorto en Esperanto por nefakuloj, sed mi memoras ankaŭ, ke mi lernis la vorton default en la angla per uzo de komputilaj programoj, kiuj uzas ĝin multfoje. Bertilo pravas, ke la vorto havas pli vastan sencon, sed tiu uzo estas plej ofte verba (to default on a loan) aŭ en la fiksitaj esprimoj by default. La adjektiva uzo (a default value) estas komputilfaka, laŭ mi, kaj iom malsamsenca ol la tradicia senco. Pro tio, mi ankoraŭ emas al uzo de defaŭlto en OOo, sed mi estas malferma al plua diskuto. Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Tradukdemando: Standard
Tim: Poste, estas la diskuto pri defaŭlta/normala. Mi ne certas, ke mi ŝatas normalan, ĉar tio por mi signifas kutiman aŭ la plej kutiman... sed tio ne nepre estas la defaŭlto! La defaŭlto povus esti iu malbone elektita valoro, kiun oni malofte fakte uzas kaj preskaŭ ĉiam elektas ŝanĝi; ĉu tiu estas normala valoro? Laŭ mi, ne. Verŝajne plej ofte estas ĝuste tiel, kiel vi diras. Mi konsentas, ke defaŭlto ne estas kutima vorto en Esperanto por nefakuloj, sed mi memoras ankaŭ, ke mi lernis la vorton default en la angla per uzo de komputilaj programoj, kiuj uzas ĝin multfoje. Bertilo pravas, ke la vorto havas pli vastan sencon, sed tiu uzo estas plej ofte verba (to default on a loan) aŭ en la fiksitaj esprimoj by default. La adjektiva uzo (a default value) estas komputilfaka, laŭ mi, kaj iom malsamsenca ol la tradicia senco. Pro tio, mi ankoraŭ emas al uzo de defaŭlto en OOo, sed mi estas malferma al plua diskuto. Kredeble la okazoj, kiam normala vere tute konvenus, estas tre malmultaj. Tial kredeble vi pravas. La uzantoj do ĉiuokaze devos lerni almenaŭ proksimume kompreni, kion signifas defaŭlta, kaj tial ne havos sencon ĝin eviti en tiuj malmultegaj okazoj, en kiuj tio eblus. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com
Re: [eo-dev] Tradukdemando: Standard
Tim skribis: Pro tio, mi ankoraŭ emas al uzo de defaŭlto en OOo, sed mi estas malferma al plua diskuto. Mi ne deziras diskuti, nur prezenti la rezulton de mallonga sercxo pri default en la malnova datumbazo plurlingva, kiu povus estigi ideojn: En la nederlanda oni cxiam tradukis per standaard, kiu ne estas ekvivalento de standardo, sed kiun oni komprenu kiel normon. Germane plejofte mi trovis la saman vorton, unufoje oni uzis Defaultwert kaj kelkfoje Vorgabe, kiu sxajnas al mi bona traduko. Gxi signifas laux mia scio de la germana: antauxdonitajxo (cxu bone, Bertilo?). Ankaux estis unufoje uzata Grund- en kunmeta vorto (= baza -) La franca tradukinto uzis par défault = cxe malesto, kaj kelkfoje standard La hispana: Estándar, kaj ankaux Predeterminada = antauxdeterminita laux mia konjekto La itala: Standard kaj Predifinita = antauxdeterminita laux mia konjekto La sveda Standard La portugala Padrão kaj kelkfoje Predefiniçôes, kiu versxajne ankaux =antauxdeterminita Antaux multaj jaroj mi preferis uzi en la nederlandlingvaj normoj de nia entrepreno la esprimon bij ontstentenis ekvivalantan al la angla by default kaj la franca par défaut, cxar mi nepre volis eviti fremdan vorton nekompreneblan por simplaj homoj. Malfelicxe ankaux bij ontstentenis, kvankam perfekte nederlandlingva, ne estas multe uzata esprimo, do preskaux same nekomprenebla por simplaj homoj. Fakte tiu esprimo - laux mia kompreno - subkomprenas [de nova valoro], do la valoro valida cxe malesto de nova (eksplicita) valoro Cxu antauxfiksita? Fakte gxi ne estas fiksita, gxi estas variablo, do malfiksa... :o( Cxu antauxproponita? Antauxmetita? Gxi ne estas metita antaux alia valoro... :o( Amike, Leo - Oorspronkelijk bericht - Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED] Aan: dev@eo.openoffice.org Verzonden: zaterdag 8 april 2006 11:04 Onderwerp: Re: [eo-dev] Tradukdemando: Standard On 8 Apr 2006, at 04:33, Bertilo Wennergren wrote: Donald Rogers: Kelfoje mi tradukis la vorton Standard per Normala laŭ nia OOoEoTerminaro. Tamen mi rimarkis ke la franca en ooo-commongui 3982 estas Defauxlta. Cxu tiu estas pli taŭga, almenaŭ en kelkaj kazoj? Se jes, en kiuj kazoj? (Malofte Norma estas pli bona.) Estas ankaŭ la komplikaĵo, ke standard estas plursenca en la angla (=normala/norma/normo/k.s.) Plej ofte en OOo la senco estos normala sed eble foje ankaŭ norm[o| a]. Poste, estas la diskuto pri defaŭlta/normala. Mi ne certas, ke mi ŝatas normalan, ĉar tio por mi signifas kutiman aŭ la plej kutiman... sed tio ne nepre estas la defaŭlto! La defaŭlto povus esti iu malbone elektita valoro, kiun oni malofte fakte uzas kaj preskaŭ ĉiam elektas ŝanĝi; ĉu tiu estas normala valoro? Laŭ mi, ne. Mi konsentas, ke defaŭlto ne estas kutima vorto en Esperanto por nefakuloj, sed mi memoras ankaŭ, ke mi lernis la vorton default en la angla per uzo de komputilaj programoj, kiuj uzas ĝin multfoje. Bertilo pravas, ke la vorto havas pli vastan sencon, sed tiu uzo estas plej ofte verba (to default on a loan) aŭ en la fiksitaj esprimoj by default. La adjektiva uzo (a default value) estas komputilfaka, laŭ mi, kaj iom malsamsenca ol la tradicia senco. Pro tio, mi ankoraŭ emas al uzo de defaŭlto en OOo, sed mi estas malferma al plua diskuto. Tim - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] -- No virus found in this incoming message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.4.0/304 - Release Date: 7/04/2006 -- No virus found in this outgoing message. Checked by AVG Free Edition. Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.4.0/304 - Release Date: 7/04/2006 - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
[eo-dev] Tradukdemando: Standard
Kelfoje mi tradukis la vorton Standard per Normala laŭ nia OOoEoTerminaro. Tamen mi rimarkis ke la franca en ooo-commongui 3982 estas Defauxlta. Cxu tiu estas pli taŭga, almenaŭ en kelkaj kazoj? Se jes, en kiuj kazoj? (Malofte Norma estas pli bona.) Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Tradukdemando: Standard
Donald Rogers: Kelfoje mi tradukis la vorton Standard per Normala laŭ nia OOoEoTerminaro. Tamen mi rimarkis ke la franca en ooo-commongui 3982 estas Defauxlta. Cxu tiu estas pli taŭga, almenaŭ en kelkaj kazoj? Se jes, en kiuj kazoj? (Malofte Norma estas pli bona.) Bona demano. Malfacila demando. Unu konsidero povas esti, ke kredeble multaj ordinaraj uzantoj tute ne scias, kion signifas defaŭlta. Tial povas esti inde preferi normala, kiam ne nepre devas esti defaŭlta. La Angla default estas, se mi ne eraras, pli vastasenca ol la Esperanta defaŭlta, kiu estas nura faktermino komputa. Estus malbone, se la uzantointerfacon de la Esperanta Ooo komprenos nur fakuloj. Kredeble sufiĉe ofte normala bone trafas, kaj tiam - laŭ mia opinio - indas ĝin uzi. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com