On 8 Apr 2006, at 04:33, Bertilo Wennergren wrote:
Donald Rogers:
Kelfoje mi tradukis la vorton "Standard" per "Normala" laŭ nia
OOoEoTerminaro. Tamen mi rimarkis ke la franca en ooo-commongui 3982
estas "Defauxlta". Cxu tiu estas pli taŭga, almenaŭ en kelkaj
kazoj?
Se jes, en kiuj kazoj? (Malofte "Norma" estas pli bona.)
Estas ankaŭ la komplikaĵo, ke "standard" estas plursenca en la angla
(=normala/norma/normo/k.s.)
Plej ofte en OOo la senco estos "normala" sed eble foje ankaŭ "norm[o|
a]".
Poste, estas la diskuto pri "defaŭlta/normala". Mi ne certas, ke mi
ŝatas "normala"n, ĉar tio por mi signifas "kutima"n aŭ "la plej
kutima"n... sed tio ne nepre estas la defaŭlto! La defaŭlto povus
esti iu malbone elektita valoro, kiun oni malofte fakte uzas kaj
preskaŭ ĉiam elektas ŝanĝi; ĉu tiu estas "normala" valoro? Laŭ
mi, ne.
Mi konsentas, ke "defaŭlto" ne estas kutima vorto en Esperanto por
nefakuloj, sed mi memoras ankaŭ, ke mi lernis la vorton "default" en
la angla per uzo de komputilaj programoj, kiuj uzas ĝin multfoje.
Bertilo pravas, ke la vorto havas pli vastan sencon, sed tiu uzo
estas plej ofte verba ("to default on a loan") aŭ en la fiksitaj
esprimoj "by default". La adjektiva uzo ("a default value") estas
komputilfaka, laŭ mi, kaj iom malsamsenca ol la "tradicia" senco.
Pro tio, mi ankoraŭ emas al uzo de "defaŭlto" en OOo, sed mi estas
malferma al plua diskuto.
Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]