Donald Rogers: > Kelfoje mi tradukis la vorton "Standard" per "Normala" laŭ nia > OOoEoTerminaro. Tamen mi rimarkis ke la franca en ooo-commongui 3982 > estas "Defauxlta". Cxu tiu estas pli taŭga, almenaŭ en kelkaj kazoj? > Se jes, en kiuj kazoj? (Malofte "Norma" estas pli bona.)
Bona demano. Malfacila demando. Unu konsidero povas esti, ke kredeble multaj ordinaraj uzantoj tute ne scias, kion signifas "defaŭlta". Tial povas esti inde preferi "normala", kiam ne nepre devas esti "defaŭlta". La Angla "default" estas, se mi ne eraras, pli vastasenca ol la Esperanta "defaŭlta", kiu estas nura faktermino komputa. Estus malbone, se la uzantointerfacon de la Esperanta Ooo komprenos nur fakuloj. Kredeble sufiĉe ofte "normala" bone trafas, kaj tiam - laŭ mia opinio - indas ĝin uzi. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>