-ing [angle] = -ante [E-o] > Mi fakte ŝatas la formon kun "-ant-", sed eble nur pro ĝia simileco > al la angla, por montri aktualecon kaj daŭron: > -- [The system is in the middle of] deleting the files > -- [La sistemo estas aktuale] foriganta la dosierojn > Sed mi pretas akcepti, ke "-ado" same montras daŭr(ad!)on, kaj eble > estas pli ofta formo en Esperanto, ĉu ne? > Tim
Ĝenerale la angla eble tre abunde uzas -ing - rilate al aliaj lingvoj (fr: -ant, nl/de: -end), sed en la adverba senco -ante estas tute akceptebla: verbbazita, pli preciza, pli distinga. Ekzemple -ation/-ement ankaŭ ofte tradukiĝas kiel -ado: compilation = tradukado, configuration = konfigur(ad)o, management = administrado. Mi tamen komprenas, ke en la rusa, la manko de subjekto aspektas stranga, kaj -ante estas prefere uzata nur por kromfrazoj. (Mi ne povas juĝi tion ne scipovante la lingvon.) Heute schon einen Blick in die Zukunft von E-Mails wagen? Versuchen Sie´s mit dem neuen Yahoo! Mail. www.yahoo.de/mail