Tim Morley:
On 18 May 2007, at 06:06, Bertilo Wennergren wrote:
Se temas pri mesaĝo de la programo, ke ĝi tiumomente estas okupita pri forigado de la dosieroj, tiam la plej bona formo estas: "Forigas la dosierojn."
Jen do kvina propono. :o)
Mi pensis, ke pri tio ni jam havas klaran interkonsenton.
Ĉu? Kion ni konkludis, laŭ via memoro?
Tute povas esti, ke ni nenion konkludis. Eble mi nur imagis tion. Ĉiuokaze mi pensas, ke se aperas meŝago aspektante pli-malpli jene: Deleting files. tiam tio principe estas mallongigo de la jena plena esprimo: The program is deleting (the) files. La vorto "deleting" do praktke plenumas la rolon de verbo, ne de substantivo aŭ adverbo. Se temus pri substantivo devus esti "Deleting of files", ĉu ne? Ĉiuokaze se la senco estas praktike verba, tiam laŭ mi la natura traduko estas per verbo en Esperanto. Principe eblus ankaŭ diri "(la programo) estas forviŝanta (la) dosierojn", kaj tion oni teorie povus mallongigi al "forviŝanta dosierojn", sed tiajn kunmetitajn formojn oni ja uzas ege malpli multe en Esperanto ol en la Angla. La plej normala traduko de "He is deleting the files" estas "Li forviŝas la dosierojn". -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com> --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]