Donald Rogers:
Mi opinias ke "foriganta la dosierojn" estas pli bona stile ol "forigado de dosieroj". La angla emas ofte substantivigi. En pli kompleksaj frazoj la diferenco estas eĉ pli evidenta. Ekzemple, "provado de forigado de dosieroj" estas malpli klara ol "provanta forigi dosierojn".
Se temas pri mesaĝo de la programo, ke ĝi tiumomente estas okupita pri forigado de la dosieroj, tiam la plej bona formo estas: "Forigas la dosierojn." Mi pensis, ke pri tio ni jam havas klaran interkonsenton. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com> --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]