-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

On 18 May 2007, at 11:25, Bertilo Wennergren wrote:

Ĉiuokaze mi pensas, ke se aperas meŝago aspektante pli-malpli
jene:
  Deleting files.
tiam tio principe estas mallongigo de la jena plena esprimo:
  The program is deleting (the) files.

Prave.

La vorto "deleting" do praktke plenumas la rolon de verbo,
ne de substantivo aŭ adverbo.

Tio veras en la angla, sed preskaŭ neniel rilatas al ĝia eventuala traduko en ajna alia lingvo. Tio estas ĝenerala veraĵo pri tradukado - -- oni ne lasu la gramatikan formon de la fontlingvo influi la formon de la cellingvo.

Gravas la *senco*, la *informoj* komunikitaj, kaj laŭ mi la gravaĵoj estas la aktualeco kaj la daŭro -- tiu forigado bezonas iom da tempo, kaj estas aktuale okazanta.

Se temus pri substantivo devus esti "Deleting of files", ĉu ne?

Jes, en la angla, sed vidu ĉi supre.

Principe eblus ankaŭ diri "(la programo) estas forviŝanta
(la) dosierojn", kaj tion oni teorie povus mallongigi al
"forviŝanta dosierojn", sed tiajn kunmetitajn formojn
oni ja uzas ege malpli multe en Esperanto ol en la
Angla. La plej normala traduko de "He is deleting the
files" estas "Li forviŝas la dosierojn".

Mi konsentas, ke la kunmetitaj verbformoj estas ege pli oftaj en la angla kiel en Esperanto, kaj mi konsentas ankaŭ pri la plej ofta kaj normala traduko per simpla verbo en Esperanto.

Tamen, ĉi tie, kiam gravas la aktualeco de la ago, mi dirus ke estas sufiĉe forta argumento por la kunmetita verbformo.

Bertilo (kaj aliaj), ĉu vi taksas tradukon kiel "forviŝanta dosierojn" ĝena por normala esperantisto? Ĉu la iom malpli preciza "forviŝas dosierojn" sufiĉus?


Tim




-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGTciW4qQfaYPSZYwRAi1GAJ9fOhcQbeRn9DZB+8GTvcHHPymQAgCeKLWX
M57n5V96nYwadbXNxvatt9k=
=r696
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to