On 25 Nov 2007, at 21:32, W. G. T. Walker wrote:

Sed (2) necesa afero estas ke, post kiam oni elektas "Esperanton" por la
dokumento, eblus entajpi literojn kun supersigoj.

Tion oni diskutis plurfoje. Estas iom da disputo ĉu estas rolo de aplikaĵo kiel OOo rekoni tiajn aferojn -- laŭ teknikistoj, devus esti io multe pli malaltnivela en la sistemo, kiu okupiĝas pri tio (ekz. aldonita klavarpelilo aŭ io de la mastuma sistemo mem).

Tamen, mi emas konsenti kun vi -- ke distribui programon kun ĉiu menuo en Esperanto, kun literumilo esperantlingva, sed *sen* funkcio por ebligi tajpadon de Esperanto estas iom stulta. Kvankam ĝi devas bone funkcii kun eksteraj iloj kiel Ek!, ĝi devus ankaŭ proponi propran sistemon por fari tion, por ke neteknikulo povu tuj tajpi en Esperanto sen zorgi pri aliaĵoj.

Intertempe, ne forgesu la makroojn de Bertilo, kiuj multe helpas pri tio.


Tim



Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to