2009/7/5 Yves Nevelsteen <yves.nevelst...@gmail.com>: > Saluton, > > (bedaurinde?) malmultaj esperantistoj uzas linukson.
Ĉu? Mia sperto estas ke ke fakte multaj junaj esperantistoj uzas Linukson. > 2009/7/5 Donald Rogers <dc1...@clear.net.nz> > >> Notu ke nun subteno en Linukso por tajpi la ĉapelitajn literojn estas eĉ >> pli bona ol antaŭe. Estas facile enŝalti ĝin: >> >> oni povas simple aldoni la klavojn por la ĉapelitaj literoj al sia kutima >> fasono. Ekzemple en Gnome, elektu menuerojn "System" ("Sistemo"), >> "Preferences" ("Agordaĵoj"), kaj "Keyboard" ("Klavaro"). Tiam elektu la >> langeton "Layouts" ("Aranĝoj") kaj la celatan fasonon, ekzemple "USA" >> ("Usono"). Alklaku la butonon "Layout Options" (Fasonaj agordoj) kaj la >> listeron "Adding Esperanto circumflexes (supersigno)" ("Aldonado de >> Esperantaj supersignoj"). Elektu iun el la tri ebloj, ekzemple "To the >> corresponding key in a Qwerty keyboard" ("Al la ekvivalenta klavo en klavaro >> Qwerty"). Tiam elektu la listeron "Key to choose 3rd level" ("Klavo por >> elekti 3-an nivelon") kaj marku la klavo(j)n kiujn vi volas uzi kiel >> specialan klavon por la ĉapelitaj literoj, ekzemple "Left Win" ("Maldekstra >> Win"). Por fini, alklaku je "Close" (Fermi), kaj denove "Close". Eble >> necesas adiaŭi kaj resaluti antaŭ ol la ĉapelitaj literoj estas tajpeblaj >> per la elektitaj speciala klavo kaj la rilata literoklavo: ekzemple >> Maldekstra-Win + C donas je ĉ. Dankon Donal pro via atentigo. Ĝis nun mi simple tajpis la ĉapelon ^ kiu estas "morta klavo" kaj poste ekz c kaj tio donis ĝuste la ĉ. Sed mi ne havis la supersignon super ŭ. Nun, per via nova metodo mi vere facilege povas skribi ankaŭ tiun literon. Dankon! Ĝis! (Ĝ farite per Win+Shift+g :-) Jacob -- Jacob Nordfalk Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 - http://kef.saluton.dk एस्पेरान्तो के हो? http://www.esperanto.org.np/. --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: dev-unsubscr...@eo.openoffice.org For additional commands, e-mail: dev-h...@eo.openoffice.org