Saluton,

en la slavaj lingvoj "kraj, krajina" signifas
"rando, lando, pejzagxo" kaj prepozicio
"u" havas signifon "cxe, apud".

Do Ukraino aux Ukrajno signifas "Cxerandejo"
au "Limlando", simple lando cxe la rando de la
regno. Tial en cxiuj lingvoj gxi signifas landon,
nur en Esperanto homon. Estas simile, kvazaux
oni dekretus, ke irlando estos homo kaj lando
Irlandio, kvankam en Irlando oni klare sentas
landon.

Mirek





  ----- Original Message ----- 
  From: [EMAIL PROTECTED] 
  To: [email protected] 
  Sent: Friday, July 27, 2007 12:34 PM
  Subject: [revuloj] Ukrain/ukrajn


  Sergio,

  Bone, ke vi prenis la iniciaton aldoni tiujn radikojn. Mi scias, ke vi 
  havas tre firman opinion pri la afero, sed indus prezenti gxin iom pli 
  senpartie.

  Kelkaj rimarkoj:

  (1) Mi ne certas, ke la radiko UKRAJN estas preferinda. Almenaux gxi ne 
  aspektas al mi tre uzata nuntempe. Do ecx se ni konservos gxin kiel la 
  cxefan radikon, la referencoj de UKRAJN-derivajxoj al sinonimaj 
  UKRAIN-derivajxoj estas cxiuokaze nepraj.

  (2) Eble indus memorigi, ke "Ukrajn/o" kiel landnomo (kvankam mi konsentas, 
  ke estas evitinda), tamen estas la de la Akademio rekomendita formo. Devas 
  ekzisti pli auxtoritataj ekzemploj, ol tiu de Lewin. Tiu formo ricevis 
  subtenon ankaux de Waringhien en lia studo pri landnomoj en Lingvo kaj Vivo 
  (sen konvinka argumento).

  (3) Laux PMEG pli uzata nomo de tiu lando estas "Ukrain/ujo". Fakte mi tiel 
  diras, kaj UEA diras "Ukrainio", kiu fontas el la sama principo.

  (4) Mi volonte konsiderus, ke plejofte la uzo de "Ukraino" por la landnomo 
  estas senkonscia eraro. Eble tiu signifo ecx ne valoras mencion?

  Kore,

  Marc

  >Sergio Pokrovskij: ukrain (
  > http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/ukrain.html )



   

Rispondere a