Je 7/27/07, mjb0:
[...]
> (1) Mi ne certas, ke la radiko UKRAJN estas preferinda.
Cxu cxi tio ne estas okulfrape evidenta? Ulon indikanta vorto
"ukraino" aspektas kiel ingenra derivajxo, "ukrajno" evitigas al ni
tiun problemon. Oni speciale sxangxas "-ino"n je "-eno"n
("Auxgusteno" anstataux "Auxgustino" ktp) por eviti tion en multaj
propraj nomoj, do la gxeno estas reala kaj oni normale emas gxin
forigi.
> Almenaux gxi ne aspektas al mi tre uzata nuntempe.
Ankaux mi tiel opiniis. Sed lastatempe mi plurfoje renkontis gxin en
privata korespondado de ukrajnoj gxuste kun la ula senco, kaj tio min
kuragxigis. Interalie, Renato povas atesti, ke pasintsemajne gxi
aperis en la ortodoksisma forumo, kie mi speciale atentigis pri tio.
Gxi maloftegas en la presajxoj, sed ni ja scias, ke tie regas la
redaktista totalismo kiu cxion kripligas laux siaj reguloj.
Tamen mi ne objxetas kontraux RAR (kio ne signifas EVI!).
> Do ecx se ni konservos gxin kiel la cxefan radikon, la referencoj de
> UKRAJN-derivajxoj al sinonimaj UKRAIN-derivajxoj estas cxiuokaze
> nepraj.
Nu jes. Mi ne tuj faris tion, cxar unue mi verkis la cxefartikolon,
kaj nur poste registris la fusxan "ukrain" -- mi evitas fari sencelajn
referencojn.
> (2) Eble indus memorigi, ke "Ukrajn/o" kiel landnomo (kvankam mi
> konsentas, ke estas evitinda), tamen estas la de la Akademio
> rekomendita formo.
Tio nur atestas pri esperantlingva malkompetento de la Akademio. Nu,
se vi volas iel speciale gxin kompromiti ...
> Devas ekzisti pli auxtoritataj ekzemploj, ol tiu de Lewin.
Probable jes. Sed en la listo kiun disponigis al mi la Kukolo pli
bona ekzemplo mankis (mi sercxis ekzemplon ne nur auxtoritatan, sed
tian kiu klare prezentu la koncernan sencon landonoman; la ekzemplo de
Lewin bone tion montras per apudmeto de "Ukrajno" kaj "Siberio" -- oni
tuj vidas, ke temas pri samspecaj aferoj). Tamen cxiu ja rajtas
aldoni pli bonajn ekzemplojn.
> Tiu formo ricevis subtenon ankaux de Waringhien en lia studo pri
> landnomoj en Lingvo kaj Vivo (sen konvinka argumento).
La argumentoj kiujn la Varingjena skolo prezentas favore al la landnoma
"Ukrajno" estus ofendaj por la ukrajnoj. La ukrajnoj vidas en ili
rifuzon de ilia nacieco -- cxar gxuste per simila etimologio la
sxovinistoj rusaj kaj polaj argumentis ke "Ukrajno ne estas io nacia,
gxi estas ne pli ol loknomo; do ne ekzistas nacio _ukrajnoj_".
Ne cxiuj homoj prezentantaj cxi tiun argumenton efektive celis tiun
konkludon (sed iuj ja celis). Gravas ke tiel gxi estas perceptata de
multaj ukrajnoj (kaj de iuj rusoj kaj poloj). Tial mi preferus ne
tusxi cxi tiun argumentadon.
> (3) Laux PMEG pli uzata nomo de tiu lando estas "Ukrain/ujo". Fakte
> mi tiel diras, kaj UEA diras "Ukrainio", kiu fontas el la sama
> principo.
Mi supozas, ke oni elektis la evidente maltauxgan (por Esperanto)
fusxformon "ukraino" gxuste por eviti la malakcepteblan landan
"Ukrajno"n, kiun uzurpis la sentaktaj auxtoritatauloj (W, PIV, PAG).
Sed kial akcepti tiun uzurpon? Kial ne uzi la pli bonan radikon
"ukrajn" laux la deetna nommaniero, kion oni eksterdube preferas por
cxi tiuj nacio kaj lando?
> (4) Mi volonte konsiderus, ke plejofte la uzo de "Ukraino" por la
> landnomo estas senkonscia eraro. Eble tiu signifo ecx ne valoras
> mencion?
Gxi jes valoras mencion, cxar gxi klare montras, ke per si mem la
radikformoj UKRAIN kaj UKRAJN ne neprigas tiun aux alian interpreton;
kaj la problemo estas ne en la leksika materialo, sed en la koncepto
(kiel estis pri KORE-). Nun probable neniu dubas, ke UKRA_N devas
esti etna nomo; tial la sekva demando estas, kial tiu nomo ne havu la
esperante pli tauxgan formon UKRAJN.
Cetere, cxar ofte oni min akuzis pri rusa sxovinismo, mi indiku, ke
cxi-okaze mi argumentas kontraux la rusadevena formo (ukrain- <=
украин-, [ukrain-]). Ukrajne estas "ukrajin-". Tamen kiel poezia
licenco en ambaux lingvoj sporade aperas la formo "Украйна" (kun
[ukrajn]) -- interalie cxe la plej eminentaj poetoj rusaj kaj ukrajnaj.
--
Sergio