Saluton Mirek, >en la slavaj lingvoj "kraj, krajina" signifas >"rando, lando, pejzagxo" kaj prepozicio >"u" havas signifon "cxe, apud". > >Do Ukraino aux Ukrajno signifas "Cxerandejo" >am "Limlando", simple lando cxe la rando de la >regno. Tial en cxiuj lingvoj gxi signifas landon, >nur en Esperanto homon. Estas simile, kvazaux >oni dekretus, ke irlando estos homo kaj lando >Irlandio, kvankam en Irlando oni klare sentas >landon.
Ni konas tiun cxi argumenton (levitan i.a. de Waringhien), sed miaopinie gxi malmulte valoras en Eo: pli precize, gxi estas nur unu inter multaj eblaj kriterioj. Ja neniun gxenas, ke Portugalo ne estas lando. Certe, kiam oni volas krei novan terminon, aux elekti inter pluraj sinonimaj terminoj (kaj tiel estas por UKRAIN/UKRAJN), tia kriterio povas valori, sed tio estas ecx tro ambicia celo por ni. Jam estus bone, se REVO objektive prezentus la nunan hxaoson (3 aux 4 formoj por la landonomo kaj por la landologxanto) kaj la argumentojn. Kore, Marc > > > > >----- Original Message ----- >From: <mailto:[EMAIL PROTECTED]>[EMAIL PROTECTED] >To: <mailto:[email protected]>[email protected] >Sent: Friday, July 27, 2007 12:34 PM >Subject: [revuloj] Ukrain/ukrajn > >Sergio, > >Bone, ke vi prenis la iniciaton aldoni tiujn radikojn. Mi scias, ke vi >havas tre firman opinion pri la afero, sed indus prezenti gxin iom pli >senpartie. > >Kelkaj rimarkoj: > >(1) Mi ne certas, ke la radiko UKRAJN estas preferinda. Almenaux gxi ne >aspektas al mi tre uzata nuntempe. Do ecx se ni konservos gxin kiel la >cxefan radikon, la referencoj de UKRAJN-derivajxoj al sinonimaj >UKRAIN-derivajxoj estas cxiuokaze nepraj. > >(2) Eble indus memorigi, ke "Ukrajn/o" kiel landnomo (kvankam mi konsentas, >ke estas evitinda), tamen estas la de la Akademio rekomendita formo. Devas >ekzisti pli auxtoritataj ekzemploj, ol tiu de Lewin. Tiu formo ricevis >subtenon ankaux de Waringhien en lia studo pri landnomoj en Lingvo kaj Vivo >(sen konvinka argumento). > >(3) Laux PMEG pli uzata nomo de tiu lando estas "Ukrain/ujo". Fakte mi tiel >diras, kaj UEA diras "Ukrainio", kiu fontas el la sama principo. > >(4) Mi volonte konsiderus, ke plejofte la uzo de "Ukraino" por la landnomo >estas senkonscia eraro. Eble tiu signifo ecx ne valoras mencion? > >Kore, > >Marc > > >Sergio Pokrovskij: ukrain ( > > > <http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/ukrain.html>http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/ukrain.html > > ) > >
<<inline: 343202c.jpg>>
