Sergio:
>Je 7/27/07, mjb0: [...] > (1) Mi ne certas, ke la radiko UKRAJN estas
>preferinda. Cxu cxi tio ne estas okulfrape evidenta? Ulon indikanta vorto
>"ukraino" aspektas kiel ingenra derivajxo, "ukrajno" evitigas al ni tiun
>problemon. Oni speciale sxangxas "-ino"n je "-eno"n ("Auxgusteno"
>anstataux "Auxgustino" ktp) por eviti tion en multaj propraj nomoj, do la
>gxeno estas reala kaj oni normale emas gxin forigi.
Tio estas argumento... unu inter multaj. Povas esti, ke "ukraino" estas kun
"cxino" la nura popolnomo finigxanta per "-ino", sed mi ne perceptas
gxenon. Pli gxena estas la ripeto de "n" en "ukrainanino".
> > Almenaux gxi ne aspektas al mi tre uzata nuntempe. Ankaux mi tiel
> opiniis. Sed lastatempe mi plurfoje renkontis gxin en privata
> korespondado de ukrajnoj gxuste kun la ula senco, kaj tio min
> kuragxigis. Interalie, Renato povas atesti, ke pasintsemajne gxi aperis
> en la ortodoksisma forumo, kie mi speciale atentigis pri tio. Gxi
> maloftegas en la presajxoj, sed ni ja scias, ke tie regas la redaktista
> totalismo kiu cxion kripligas laux siaj reguloj. Tamen mi ne objxetas
> kontraux RAR (kio ne signifas EVI!).
Bone.
> > Do ecx se ni konservos gxin kiel la cxefan radikon, la referencoj de >
> UKRAJN-derivajxoj al sinonimaj UKRAIN-derivajxoj estas cxiuokaze >
> nepraj. Nu jes. Mi ne tuj faris tion, cxar unue mi verkis la
> cxefartikolon, kaj nur poste registris la fusxan "ukrain" -- mi evitas
> fari sencelajn referencojn.
Komprenite, sed prefere enkonduku ilin lauxokaze, ja tamen temas pri la
plej uzataj formoj.
> > (2) Eble indus memorigi, ke "Ukrajn/o" kiel landnomo (kvankam mi >
> konsentas, ke estas evitinda), tamen estas la de la Akademio >
> rekomendita formo. Tio nur atestas pri esperantlingva malkompetento de la
> Akademio. Nu, se vi volas iel speciale gxin kompromiti ...
Kompreneble, ne (cetere mi tre koleris legante la artikolon de Haupenthal
pri 9a OA: jen bela ekzemplo de malkompetento kaj senkiala atako! Bone, ke
la redakcio samtempe aperigis la respondon de Bertilo). Sed necesas fojfoje
konstati, ke iuj decidoj estas problemaj.
> > Devas ekzisti pli auxtoritataj ekzemploj, ol tiu de Lewin. Probable
> jes. Sed en la listo kiun disponigis al mi la Kukolo pli bona ekzemplo
> mankis (mi sercxis ekzemplon ne nur auxtoritatan, sed tian kiu klare
> prezentu la koncernan sencon landonoman; la ekzemplo de Lewin bone tion
> montras per apudmeto de "Ukrajno" kaj "Siberio" -- oni tuj vidas, ke
> temas pri samspecaj aferoj). Tamen cxiu ja rajtas aldoni pli bonajn
> ekzemplojn.
Jes.
> > Tiu formo ricevis subtenon ankaux de Waringhien en lia studo pri >
> landnomoj en Lingvo kaj Vivo (sen konvinka argumento). La argumentoj
> kiujn la Varingjena skolo prezentas favore al la landnoma "Ukrajno" estus
> ofendaj por la ukrajnoj. La ukrajnoj vidas en ili rifuzon de ilia
> nacieco -- cxar gxuste per simila etimologio la sxovinistoj rusaj kaj
> polaj argumentis ke "Ukrajno ne estas io nacia, gxi estas ne pli ol
> loknomo; do ne ekzistas nacio _ukrajnoj_". Ne cxiuj homoj prezentantaj
> cxi tiun argumenton efektive celis tiun konkludon (sed iuj ja
> celis). Gravas ke tiel gxi estas perceptata de multaj ukrajnoj (kaj de
> iuj rusoj kaj poloj). Tial mi preferus ne tusxi cxi tiun argumentadon.
Bedauxrinde tiaj naciismaj-emociaj argumentoj pli kaj pli oftas. Mi neniam
komprenos, kial iuj homoj preferas kulti sian "genton", ol sian
landon-teron. Sed mi konsentas, ke oni prefere ne tusxu tiajn argumentojn
en eventuala klarigo vortara.
> > (3) Laux PMEG pli uzata nomo de tiu lando estas "Ukrain/ujo". Fakte >
> mi tiel diras, kaj UEA diras "Ukrainio", kiu fontas el la sama >
> principo. Mi supozas, ke oni elektis la evidente maltauxgan (por
> Esperanto) fusxformon "ukraino" gxuste por eviti la malakcepteblan landan
> "Ukrajno"n, kiun uzurpis la sentaktaj auxtoritatauloj (W, PIV, PAG). Sed
> kial akcepti tiun uzurpon? Kial ne uzi la pli bonan radikon "ukrajn"
> laux la deetna nommaniero, kion oni eksterdube preferas por cxi tiuj
> nacio kaj lando?
Mi ne scias, cxu ekzistis aliaj kialoj, ol tiuj esprimitaj, sed restas la
fakto, ke la "sentaktaj auxtoritatuloj" tamen kreis la lingv-uzon de la
nuntempa plimulto. Cetere mi trovas, ke la situacio estas nun suficxe
ekvilibrita: ja oni povas elekti inter la plimulteca kaj "etnismo-kongrua"
ukraino/Ukrainujo kaj la oficiala kaj sennaciisma ukrajnano/Ukrajno. Danke
al tio ni almenaux evitas la problemon de KORE aux EGIPT, cxe kiuj la
radiko mem havas du malakordajn signifojn.
La fakto, ke "ukrajno" povas esti logxantonomo, kaj ke tion apogas la
auxtoritato de Privat, estas por mi suficxe nova afero, kaj indas gxin
diskonigi, ecx se tio iom ampleksigas la hxaoson.
> > (4) Mi volonte konsiderus, ke plejofte la uzo de "Ukraino" por la >
> landnomo estas senkonscia eraro. Eble tiu signifo ecx ne valoras >
> mencion? Gxi jes valoras mencion, cxar gxi klare montras, ke per si mem
> la radikformoj UKRAIN kaj UKRAJN ne neprigas tiun aux alian interpreton;
> kaj la problemo estas ne en la leksika materialo, sed en la koncepto
> (kiel estis pri KORE-).
Jes, sed (vidu supre) estas por mi pli kontentige, se ni povas atribui al
cxiu radiko unu signifon.
>Nun probable neniu dubas, ke UKRA_N devas esti etna nomo; tial la sekva
>demando estas, kial tiu nomo ne havu la esperante pli tauxgan formon
>UKRAJN. Cetere, cxar ofte oni min akuzis pri rusa sxovinismo, mi indiku,
>ke cxi-okaze mi argumentas kontraux la rusadevena formo (ukrain- <=
>ÑкÑаин-, [ukrain-]). Ukrajne estas "ukrajin-". Tamen kiel poezia
>licenco en ambaux lingvoj sporade aperas la formo "УкÑайна" (kun
>[ukrajn]) -- interalie cxe la plej eminentaj poetoj rusaj kaj ukrajnaj.
Interese. Strangas, ke la licenco ebligas ecx sxovon de la akcento (de
"ají" al "áj"). Mi tamen supozas, ke Privat ne konis tiun cxi fakton, kaj
simple esperantigis la malveran diftongon "ai" de la franca (kiel en
"semajno").
Kore,
Marc