Je 7/28/07, Miroslav: > en la slavaj lingvoj "kraj, krajina" signifas "rando, lando, > pejzagxo" kaj prepozicio "u" havas signifon "cxe, apud".
Kompreneble kaj mi, kaj la esperantistoj ukrajnaj tion scias. Tamen la slava etimologio ne estas serioza argumento en diskutado pri formelekto en Esperanto. PORTUGAL evidente devenas el nomo de haveno (Portus Cale) -- kaj "sekve" ne povas indiki homon. Sed en Esperanto "portugalo" estas etna nomo, ne loknomo. (Mi iom dubas, cxu via lando agnoskas moravojn kiel etnon; kvankam efektive tie estas komplikajxo pri la rivernomoj.) > Do Ukraino aux Ukrajno signifas "Cxerandejo" aĆ "Limlando", simple > lando cxe la rando de la regno. Tial en cxiuj lingvoj gxi signifas > landon, nur en Esperanto homon. Simile pri Cxinujo => cxino, Japanujo => japano, Koreujo => koreo, Egiptujo => egipto ... Esperanto havas sian tradicion, kaj neniu viva esperantisto ukrajna el la gxis nun de mi renkontitaj uzis delandan nomon por sia nacio. Estis aux "mi estas ukrain(in)o", aux "mi estas ukrajn(in)o". > Estas simile, kvazaux oni dekretus, ke irlando estos homo kaj lando > Irlandio, kvankam en Irlando oni klare sentas landon. Se vi perceptas LANDon en "Irlando", tiam vi ankaux devas vidi tie la "iro"jn. Kompreneble pli regule kaj bone estus diri "ejro", "Ejrujo", eventuale "Ejrlando". Sed mi logxas malproksime kaj la periferiaj aferoj okcidenteuxropaj koncernas min malpli ol la parencaj aferoj slavaj (finfine, mia patrino estas ukrajnino). -- Sergio
