Yury: >Min pli kaj pli mirigas via blindeco al nuancoj.
Nu, temas pri tio, ke, lau' mi, normala homo g'enerale uzas nur unu vorton por "auxtomobiloj", kvankam ili estas tre malsamaj inter si tehxnike, funkcie, ktp. Pri c'io, mi kredas, estas limo inter la cxef-tipa ajxo (kiun rekonas netehxnikisto) kaj la pluraj subdividoj (kiuj estas necesaj por tehxnikisto). Tio okazas ankau' en naciaj lingvoj. Mi kredas, ke en la itala mi uzas nur unu vorton pri tiuj ajxoj (molo), kaj ec' ne scias pri la ekzisto de la aliaj, kiuj vers'ajne ja ekzistas por italaj konstruantoj de albordig'ejoj. >Probable, Tokipono kun ties 125 vortoj pli tauxgus al vi, ol Esperanto. Mi devas pli serioze studi g'in. >P.S. Cetere, jen alia strangajxo: por mi du sencoj de "pastecxo" >(паÑÑÐµÑ kaj пиÑог) estas tute kaj absolute malsamaj, kaj por mi >impresas tute sovagxe signi ilin ambaux per unu vorto kaj ecx ne >dividi en la difino en du sencojn; dum euxropanoj, probable, ecx ne >komprenas, pri kio temas... Tio estas ankorau' alia kampo. Multaj distingoj por italoj esencaj (pri la speco de spagetoj, lau' la formo, la konsisto, ktp.) estas tute nekomprenataj por mia angla edzino, kvankam s'i vivas jardekojn en Italujo. Amike Renato ~ ~ ~ Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina Italujo <[EMAIL PROTECTED]> ~ ~ ~
