Kvankam mi opinias, ke estus oportune, havi specifan vorton por tiu objekto (Esperanto laux mi bezonas kaj gxeneralajn vortojn kaj specifajn), mi iom hezitas pri piero, cxar
- mi ne trovis gxin en iu alia vortaro krom Bokarev (eo-ru) - ecx en Bokarev aperas ankaux la traduko "mol" (plus du aliaj) - ecx la lingvoj, kiuj havas la vorton, tradukas alimaniere: :: Benson (en-eo) 1995: pier, (wharf, for fishing, etc.), varfo; (bridge etc. support), **piliero** [!] :: De Smedt (nl-eo) 2004: pier MAR gxeto, moleo :: Krause (de-eo) 2007: Pier MAR gxeto -ecx Vikipedio estas kontrauxdira; cxe gxeto // http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%9Ceto la malsupra bildo ne montras gxeton, sed ... pieron / pilieron / marponton / promenadgxeton (tiel Viki). Aux se vi preferas la Vikia gxeto 2 = piero ktp.: Ĝetoj helpas ankaŭ aliron de ŝipoj por ŝarĝado aŭ povas esti promenejo. Tiu dua difino tamen ne harmonias kun tiu de PIV2002 (kaj laux mi ankaux estas malbona, cxar gxeto ja ne estas ponto-simila, sed digo-simila) Kp. kun piero en Viki = elŝipejo ĉe marbordo, kiu servas kiel bordiĝejo por ŝipoj, por ke homoj kaj/aŭ varoj en- kaj elŝipiĝu. Do sxajne la uzo neniel stabiligxis kaj unue necesus difini nocio-sistemon. Kiun Bokarev precize celas per piero? Cxu ankaux gxeton aux moleon? Cxar ankaux moleon li ja tradukas per "mol" kaj gxeton denove per iu mol. Laux PIV2002 la ponto-simila objekto sxajne estas varfo, ecx se tiu oni (cxu erare?) parolas pri protekto kontraux ondoj (kio estas cxefa tasko de gxeto (!!). Do ecx en PIV jam hxaoso. Bernhard -----Ursprüngliche Nachricht----- Von: "Yury Finkel" <[EMAIL PROTECTED]> An: <[email protected]> Gesendet: Samstag, 3. Mai 2008 15:49 Betreff: Re: [revuloj] piero > 2008/5/3 Marc Bavant <[EMAIL PROTECTED]>: >> Eble vi ne sercxas la gxustan vorton. Miaopinie "piero" estas jxusa >> elpensajxo de anglalingva vikipediisto. > > Neniel. Mi forgesis (kvankam ja intencis) mencii en mia unua mesagxo, > ke tiu cxi vorto estis registrita en la Esperanto-rusa vortaro de > Bokarev jam en 1974. Tiu vortaro estas suficxe auxtoritata por > ruslingvaj esperantistoj. > > -- > Yury Finkel >
