Intertempe mi provis sercxi per Guglo kaj trovis plurajn uzojn de "marponto". Do, sxajne tiu cxi vorto estas pli-malpli uzata, malgraux tio, ke "mar-" en gxi estas konfuza. Aliflanke, sercxinte "akvoponto"-n, mi trovis uzadon de tiu vorto en tute alia senco: ponto por transporti akvon. Do, se oni nepre deziras sxpari radikojn, "marponto" versxajne estas neevitebla.
Interalie, varfo, laux mi, estas _paralela_ al la bordolinio, dum piero/marponto estas _perpendikulara_ al gxi. -- Yury Finkel
