2008/5/9 Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]>:
> Yury:
> Laux mi, estas _du_ specoj de marmelado: unua - sxmirajxo (ruse
> повидло), dua - gelecaj pecetoj surbaze de agaragaro (ruse
> мармелад).
>
> C'u la dua speco estas tre ofta en Rusujo?

Jes (kaj mi tre sxatas gxin, alvorte). Ecx pli, dum la unua speco
havas origine rusan nomon (transskribo: povidlo), la dua havas fremdan
nomon (transskribo: marmelad [tiele!]).

> Kiel oni mang'as g'in? C'u ne per s'mirado sur pano?

Tute ne. Gxi tute ne estas sxmirebla, gxi estas malmola, kiel bonbonoj.

Vi povas vidi gxin cxi tie:
http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%98%D0%B7%D0%BE%D0%B1%D1%80%D0%B0%D0%B6%D0%B5%D0%BD%D0%B8%D0%B5:Russian_Marmalade_-_Lemon_Slices.jpg
(kaj la angla subskribo tekstas: "Russian hard marmalade, casted in
the shape of lemon slices.")

Povas esti, ke en Esperanto "marmelado" signifas nur la unuan,
sxmireblan specon; tamen pri tio min dubigas jena ekzemplo en PIV:
"tritavola marmelado". La afero estas en tio, ke gxuste tia tritavola
malmola marmelado estis tre populara en USSR dum mia infanagxo (mi
fojfoje nostalgias pri gxi). Nun gxi estas malpli ofta. Tamen mi ne
povas imagi, kiel sxmirebla marmelado povas esti tritavola.

-- 
Yury Finkel

Rispondere a