>> mireille.corobu :
>> Mi rigardis al la bildo kiun vi proponis kaj ili aspektas por mi kiel
>> konfitaĵoj de citronoj.

 > Yury Finkel :
> Ne, tute ne. Simple sur la foto estas montrita tia speco de "rusa"
> marmelado, kiu _imitas_ citronojn, nure por bela aspekto. Tiuj
> marmeladajxoj _ne_ konsistas el citronoj, sed el homogena diafana maso
> surbaze de agaragaro kaj pektino, al kiu estas almiksita kuirita
> fruktokacxo kun sukero (kaj eventuale kun kolorigiloj). Reale
> marmeladajxoj povas aspekti plej diverse, fojfoje ecx kiel figuroj de
> animaloj. Sed la plej ofta formo estas rektangula aux romba.

Nun mi suspektas ke ili estas niaj "Pâtes de fruit" sed ne certas.

>> Kaj mi demandas pri "tritavola marmelado" ĉar mi ne komprenas pri kio
>> temas. Ĉu iu povas detali pri tia marmelado?

> Nu, mi ne povas trovi bildon kaj ne povas gxin pentri mem. Tio estas
> tutsimple tiaj oblongaj rektangulaj pecetoj de la menciita substanco,
> kiuj havas tri malsamkolorajn (kaj foje malsamgustajn) tavolojn.

Mi ne komprenas la vorton "oblonga" :-/.
Tio kion vi priskribis pensigas min pri "tritavola pasteĉo", kiu estas 
farita el fiŝaĵo kaj legomoj: estas tri koloroj ekzemple unu verda, unu 
blanka kaj unu oranĝa, france ili estas nomitaj "terrines". Tamen ili ne 
estas sukeraĵoj sed salaĵoj.
Mireja dankas pro via respondo.

Rispondere a