Yury:

Yury:

Povas esti, ke en Esperanto "marmelado" signifas nur la unuan,
sxmireblan specon; tamen pri tio min dubigas jena ekzemplo en PIV:
"tritavola marmelado".

Mi kredas, ke en c'i tiu okazo, kiel en multaj aliaj, en Esperanto ni devas havi nur g'eneralan vorton poste modifotan per adjektivoj, kiam oni volas aludi al io konkreta.

Marmelado g'enerale, sxmirebla marmelado, malmola rusa marmelado, citrusa angla marmelado, ktp.

La samo validas por, ekzemple, kafo. Nenio komuna estas inter la turka kafo kaj la usona kafo, sed ni sukcesas travivi per nur unu vorto.

Mi jam registris vian sugeston en: http://www.bonalingvo.it/index.php/1oa:_marmelad-o.

Amike

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <[EMAIL PROTECTED]>
~ ~ ~

Rispondere a