2008/5/9 mireille.corobu <[EMAIL PROTECTED]>:
> Mi rigardis al la bildo kiun vi proponis kaj ili aspektas por mi kiel
> konfitaĵoj de citronoj.

Ne, tute ne. Simple sur la foto estas montrita tia speco de "rusa"
marmelado, kiu _imitas_ citronojn, nure por bela aspekto. Tiuj
marmeladajxoj _ne_ konsistas el citronoj, sed el homogena diafana maso
surbaze de agaragaro kaj pektino, al kiu estas almiksita kuirita
fruktokacxo kun sukero (kaj eventuale kun kolorigiloj). Reale
marmeladajxoj povas aspekti plej diverse, fojfoje ecx kiel figuroj de
animaloj. Sed la plej ofta formo estas rektangula aux romba.

> Kaj mi demandas pri "tritavola marmelado" ĉar mi ne komprenas pri kio
> temas. Ĉu iu povas detali pri tia marmelado?

Nu, mi ne povas trovi bildon kaj ne povas gxin pentri mem. Tio estas
tutsimple tiaj oblongaj rektangulaj pecetoj de la menciita substanco,
kiuj havas tri malsamkolorajn (kaj foje malsamgustajn) tavolojn.

-- 
Yury Finkel

Rispondere a