> Yury Finkel skribis : > Jen foto de marmelado (tri pecoj), acxetita de mi hodiaux (kaj jam > formangxita :) ): > > http://www.esperanto.mv.ru/pic/marmelado.jpg > <http://www.esperanto.mv.ru/pic/marmelado.jpg> (60 Kb)
Ili aspektas kiel niaj francaj "pâtes de fruit" do kredeble ke mi ĝuste divenis kiujn dolĉaĵojn vi priskribis. Ĉu la vorto "marmelado" taŭgas por tiaj sukeraĵoj, mi demandas. Ja oni bezonas trovi vorton por ili. Se en kunteksto mi bezonus vorton por tiaj sukeraĵoj, estas certe ke mi ne diris "fruktopastaĵo" mi ŝajne dirus "frukte sukerigitaĵoj" ĉar ili estas "forte sukerigitaj aĵoj kun frukta gusto" kaj ne konfuzeblaj kun bombonoj ĉar la vorto jam ekzistas. Nia filo pasigas la pentekostan longan semajnfinon (8-9-10-11-12 de majo) kun ni kaj mi faris por li pletkuketojn tre sukerigitajn, france oni diras "macarons". Ili estas faritaj sen faruno: nur ovoblankoj, fajnega sukerpulvero, kakapulvero kaj migdalpulvero. Sur pleto por bakujo oni deponas proksimume 15 etajn "tas" kiuj tuj mem rondiĝas (pardonu: mi ne scias kiel diri en esperanto kiam oni verŝas duonlikvan paston per supkulero, paketo? nu...paketo ne konvenas...). La bakado estas je 165 C.gradoj kaj daŭras 20 minutojn. Mi faras du pletbakadojn por havigi 30 "macarons". La gusto estas migdala. Iomete tro sukerigitaj por mi, tamen frandindaj :-). (hm! mi estas frandulino!) Krible kaj krable mi ankoraŭ tro babilas, pardonu. Mireja PS: konkrete, jen demando al franclingvanoj: kiel diri por la francaj "petits tas"? Dankon pro respondo Mireja
