> Vi povas vidi gxin cxi tie: > http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%98%D0%B7%D0%BE%D0%B1%D1%80%D0%B0%D0%B6%D0%B5%D0%BD%D0%B8%D0%B5:Russian_Marmalade_-_Lemon_Slices.jpg > > <http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%98%D0%B7%D0%BE%D0%B1%D1%80%D0%B0%D0%B6%D0%B5%D0%BD%D0%B8%D0%B5:Russian_Marmalade_-_Lemon_Slices.jpg> > (kaj la angla subskribo tekstas: "Russian hard marmalade, casted in > the shape of lemon slices.") > > Povas esti, ke en Esperanto "marmelado" signifas nur la unuan, > sxmireblan specon; tamen pri tio min dubigas jena ekzemplo en PIV: > "tritavola marmelado". La afero estas en tio, ke gxuste tia tritavola > malmola marmelado estis tre populara en USSR dum mia infanagxo (mi > fojfoje nostalgias pri gxi). Nun gxi estas malpli ofta. Tamen mi ne > povas imagi, kiel sxmirebla marmelado povas esti tritavola. > > -- > Yury Finkel
Saluton, Mi rigardis al la bildo kiun vi proponis kaj ili aspektas por mi kiel konfitaĵoj de citronoj. Se marmelado estas fruktokaĉo mi ne povas nomi "marmelado" la sukerigitajn fruktopecojn kiel mi vidis en la bildo. France ja oni diras "marmelade" nur por "confitures d'agrumes" do ŝajnas al mi ke la vorto "marmelado" iel estas ligita al citrusoj. Sed kiel difini la vorton "marmelado" se ne per la teksturo kaj la ĝenerala aspekto? Ĉu per la fruktoj? ĉu per la metodo de kuirado? ĉu per bildo? Kaj mi demandas pri "tritavola marmelado" ĉar mi ne komprenas pri kio temas. Ĉu iu povas detali pri tia marmelado? Mireja
