Je 5/12/08, AV3:
> Renato Corsetti wrote:
>> Yury:

>>> La problemo estas ankaux en tio, ke en la rusa tio nomigxas gxuste
>>> "marmelad". Kaj se ni preskribos uzis por rusa "marmelad" ion
>>> alian, kaj por rusa "povidlo" - "marmeladon", do ni kreos ankoraux
>>> unu falsan amikon kaj grandan konfuzon por rusaj esperantistoj.

Jes, tio estas bedaŭrinda.  Tiom pli, ke la okcidentan ŝmirmarmeladon
oni ofte nomas ruslingve "konfituro" (kontraste al la malpli senforma
"varenje").

>> Mi konsentas kun Yury. Oni ne nepre devas havi unu vorton en
>> Esperanto por cxio, kio havas apartan vorton en la itala (aux en la
>> franca ux en la rusa). Multe pli utile estas havi gxeneralajn
>> vortojn, ekzemple "kafo", kaj poste, se necese, aldoni priskriban
>> adjektivon, ekzemple "turka kafo".

Tio estas tute normala, se la ĝenerala vorto efektive respondas al iu
supernocio.  Tamen en "pasteĉo" ne ekzistas klara supernocio.  Logike
"aubergine paste" (melogena pureo) pli proksimas "ŝmirmarmeladon" ol
fiŝkukon, sed por la okcidentanoj ambaŭ, la pureo kaj la kuko, egale
estas "pasteĉoj" :(

Fakte, la problemo aperas jam ĉe "kuko".  Por PIV kaj ReVo, "kuko"
nepre estas dolĉa; tial por la nedolĉaj kukoj ili bezonas "pasteĉo"n.
Mi ne scias, de kie venas tia stranga limigo; kaj la rusa "пирог",
kaj la angla "pie" estas pli ĝeneralaj:

,----
| PIE: An article of food consisting of paste baked with something in
| it or under it; as, chicken pie; venison pie; mince pie; apple pie;
| pumpkin pie.
`----

> CXu tio simpligas la aferon por iu, kiu ne scias kio estas 'turka
> kafo?'

Oni almenaŭ povas aserti, ke ĉia kafo estas likva trinkaĵo.  Ĉe
"marmelado" estas malmulte da komunaĵo: por ruso ĝi estas pecoj
funkcie similaj al bombonoj, por la okcidentanoj ĝi estas amorfa
konfitaĵo.  Por rusoj ĝia esenca trajto estas ĵelea strukturo, por la
okcidentano tio ne estas karakteriza trajto.

> Aux necesas aparta signifdifino por "turka" rilatanta al
> preparo per boligo en metala poteto, aux necesas aparta termino
> "turka kafo." En la angla "French fries" devas esti aparta termino,
> kiu ne rilatas al Francio, cxar gxi estas profunde enradikigxinta
> misnomo pri terpompreparado.

Ebla maniero distingi estus "ŝmirmarmelado" por la okcidenta
konfitaĵo, kaj "pecmarmelado" (aŭ "peca marmelado") por la rusaj
dolĉaĵoj.

--
Sergio

Rispondere a