> Ebla maniero distingi estus "ŝmirmarmelado" por la okcidenta
> konfitaĵo, kaj "pecmarmelado" (aŭ "peca marmelado") por la rusaj
> dolĉaĵoj.
> 
> --
> Sergio

Saluton,
Mi konsentas kun via propono distingi la ŝmirmarmeladon kaj la pecan 
marmeladon, tamen kial ne "bombonmarmelado" por la dua?

Kie mi estas ĉitempe mi ne povas alŝuti la ŝanĝojn en revo anoncitajn 
per Revo Upload ĉar mia konektado al la reto estas tre tre malrapida. 
Sekve mi ne scias ĉu estas nova versio por la paĝo pri marmelado.

Tiu kiun mi havas estas la 1.16 2007/06/19 16:30:37
en kiu mi legas:
"Speco de konfitaĵo el fruktoj kuiritaj kun sukero sufiĉe longe, por ke 
ili konsistigu densan kaĉon."

Mi demandas ĉu tiu difino taŭgas por la rusaj marmeladoj.
Ĉu rusoj povas imagi ke marmeladoj estas iel kaĉaj?

Ŝajnas al mi ke por ambaŭ marmeladoj sufiĉas:
"Speco de frukta konfitaĵo" kun sendo al "konfitaĵo" kaj aldono de 
ŝmirmarmelado kaj de bombonmarmelado (aŭ peca marmelado).
Mireja

Rispondere a